Oroquieta - tagaloge Lungsod ng Oroquieta - estas universitata kaj komponenta urbo en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, kie estas ĉefurbo de Okcidenta Misamiso. La urbo havas 47 distriktojn.

Oroquieta
component city

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 7207
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72 301  (2020) [+]
Loĝdenso 304 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 29′ N, 123° 48′ O (mapo)8.4833333333333123.8Koordinatoj: 8° 29′ N, 123° 48′ O (mapo) [+]
Alto 138 m [+]
Areo 237,88 km² (23 788 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Oroquieta (Filipinoj)
Oroquieta (Filipinoj)
DEC
Oroquieta
Oroquieta
Situo de Oroquieta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oroquieta [+]
vdr

Geografio redakti

Oroquieta kuŝas en norda marbordo de la insulo [1]. Pli granda provinca urbo Ozamiz troviĝas 40, Iligan 59, Pagadiano 84, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 92, Dumaguete 103, Cebuurbo 202, Dabao 257, General Santos 306, ĉefurbo Manilo 742, Kezonurbo 749, Baguio 946 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Layawan estis la origina nomo de Oroquieta, kiu estis parto de tiam unueca provinco Misamis ekde 1861 ĝis 1879. En 1880 Layawan ŝanĝis sian nomon al Oroquieta, samtempe ĝi estis levita al urbeto. Tiu urbeto ricevis statuson sidejo de provinco en 1930, komponenta urbo en 1970. Dum la japana dominado (1942-1945) Oroquieta estis nomumita ĉefurbo de Liberaj Filipinoj fare de partizanoj.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Oroquieta konsistas el fiŝkaptadoj, terkultivadoj, komercadoj kaj aliaj formoj de entreprenoj.

Eduko redakti

En Oroquieta 2 universitatoj kaj aliaj institucioj funkcias.

Trafiko redakti

Oroquieta voje estas alirebla laŭ vojo laŭ marbordo. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Ozamiz. En la haveno pramoj aŭ ŝipoj trafikas al Ozamiz, Cebuurbo kaj Sikijor (urbo).

Klimato redakti

La klimato de Oroquieta estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 1073 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Fontoj redakti

  • WikiTrans