Orsolya Holecskó
Orsolya Holecskó [orŝoja holeĉkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holecskó Orsolya estas slovakia-hungara aktoro, voĉoaktoro.
Orsolya Holecskó | |
---|---|
Orsolya Holecskó en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de oktobro 1981 en Senec (Ĉeĥoslovakio) |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Nagy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Orsolya Holecskó[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1981 en Senec (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio redakti
Orsolya Holecskó apartenis al la hungara minoritato al Ĉeĥoslovakio, poste al Slovakio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Bratislavo, poste ŝi frekventis jaron en privata aktorlernejo de Mária Gór Nagy, fine ŝi akiris muzikalkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Hevesi Sándor (2005-2010). Ŝi apartenis al Teatro Magyar inter 2010–2015, poste ŝi ne ligiĝas al teatro, sed ŝi ricevis rolojn ekzemple en Gaja Teatro, Teatro József Attila kaj Teatro Madách, se ne paroli pri filmaj roloj. Ŝi ricevis hungarajn premiojn inter 2008-2015. Ŝi havas edzon kaj naskis 2 filojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Rikardo la 3-a - Elizabeta
- Makbeto - Lady Macduff
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Anna Andrejevna Dmuhanovskaja
- Henrik Ibsen: A fiatalok szövetsége - Thora
- Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Polly
- Ŝolom Alejĥem: Violonisto sur la tegmento - Hódel
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Kútfejek (2006) − Dorka
- Régimódi történet (televizia serio, 2006) - Emma
- Mancs (2015) - Eszter
- Memo (2016) - S-ino Lónyai
- Toxikoma 2021 - Margit
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Rebecca Ferguson, Nancy Onu[3]