Orson Welles
Orson WELLES (naskiĝis la 6-an de majo 1915 en Kenosha, Viskonsino, mortis la 10-an de oktobro 1985 en Losanĝeleso) estis usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Orson Welles | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Orson Welles | |||||
Naskonomo | George Orson Welles | ||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1915 en ![]() | ||||
Morto | 10-an de oktobro 1985 (70-jara) en ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Ronda [#] | ||||
Religio | kristanismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Todd Seminary for Boys • School of the Art Institute of Chicago [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Richard Head Welles [#] | ||||
Patrino | Beatrice Ives Welles [#] | ||||
Edz(in)o | Virginia Nicholson (1934-1940) Rita Hayworth (1943-1948) Paola Mori (1955-1985) | ||||
Amkunulo | Oja Kodar • Dolores del Río [#] | ||||
Infanoj | Beatrice Welles • Rebecca Welles [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • teatra reĝisoro • filmreĝisoro • filmproduktoro • filmmuntisto • scenaristo • libretisto • ĝenra aktoro • dramaturgo • radio-prezentisto • iluziisto • teatra aktoro • teatra produktoro • televida aktoro • voĉaktoro • aktoro • reĝisoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1934–1985 [#] | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
1941 - Citizen Kane Honora Premio de Akademio 1971 - por tutviva laboro | |||||
Grammy | |||||
1977 - Great American Documents 1979 - Citizen Kane 1982 - Donovan's Brain | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia kariero komenciĝis en la Dublina Teatro Gate Theatre en la jaro 1931. Ekde 1933 li laboris ĉe Novjorka radiostacio. La atenton de Hollywood li kaptis per sia radiodramo War of the Worlds (adaptita laŭ verko de H. G. Wells). Li tiel genie prezentis ĝin, ke tiuj aŭskultantoj, kiuj elektis lian programon anstataŭ tiu de Edgar Bergen, vere kredis, ke eksterteranoj el Marso ekatakis la teron.
Mondfamon Welles gajnis pro la filmo Citizen Kane, al kiu li kontribuis kiel scenejisto, aktoro kaj reĝisoro. Kvankam la filmo ne portis grandan financan gajnon kaj eĉ estis bojkotata de la eldonisto William Randolph Hearst, kiu en ĝi vidis paralelojn al sia propra vivo, la senkonvenciaj eksperimentoj pri sonoj, kameraumado kaj filmotondado igis kritikantojn paroli pri majstroverko. Dum jaroj Citizen Kane estas sur la unua loko de la listo de la plej gravaj / famaj usonaj filmoj Arkivigite je 2007-04-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Li geedziĝis kun usona aktorino Rita Hayworth, kiu rolis en lia The Lady from Shanghai.
Orson Welles, kiu ankaŭ famas pro siaj filmigoj de Ŝekspiraj verkoj, en 1971 gajnis Honor-Oskarpremion. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj filmistoj de la kinohistorio.
Famaj filmojRedakti
- Citizen Kane (Usono, 1941)
- The Magnificent Ambersons (Usono, 1942)
- The Lady from Shanghai (Usono, 1947)
- Macbeth (Usono, 1948)
- The Third Man (Britio, 1950)
- Othello (Usono/Francio/Italio, 1952)
- Moby Dick (Usono, 1956)
- Touch of Evil (Usono, 1958)
- The Long, Hot Summer (Usono, 1958)
- Der Prozess (Germanio/Francio/Italio, 1962), kun Romy Schneider
- Casino Royale (Britio, 1966)
- Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966) (aktoro)
- Catch 22 (Usono, 1970)