Kariba ortalo

(Alidirektita el Ortalis garrula)

La Kariba ortalo (Ortalis garrula) estas specio de birdo de la familio Kracedoj parencaj de la aŭstralaxiaj nestamasuloj, sed loĝanta en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kariba ortalo
Kariba ortalo
Kariba ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Ortalis
Specio: O. garrula
Ortalis garrula
(Humboldt, 1805)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu ĉi troviĝantas nur en centra norda Kolombio, do ĉe la areo kiu bordas al Kariba Maro kio estas tialo de la komuna nomo. Pli precize la specio loĝas inter la okcidenta flanko de la Sierra Nevada de Santa Marta, la baseno de la rivero Sinú kaj la malsupra valo de la rivero Cauca kaj la rivero Magdalena.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kaj eĉ ĉe tre degraditaj iamaj arbaroj.

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aspekto redakti

Atingas longon averaĝan de 53 cm kaj 600 al 750 g de pezo. La kapo kaj la kolo estas helbrunaj al ruĝecbrunaj, dum la plumaro de flugiloj kaj la dorso estas grizecbruna, tiu de la brusto olivecbruna, kontraste la ventro estas tre blankeca kaj la vosto verdecnigra kun blankecaj pintoj en eksteraj plumoj.[2]

La irisoj esta brunaj, estas nigreca ĉirkaŭokula nuda (senpluma) areo kaj gorĝa sako tre brilruĝa kaj tre videbla dum kantelsendado. La beko estas nigreca kaj iom subenkurba. La fortaj kruroj estas grizecaj.

Kutimaro redakti

Ili loĝas en sekaj arbaroj kaj makisoj en grupoj de 6 al 12 individuoj, ĉe riveroj aŭ ĉe manglaroj, ili ĉeestas sur arbustoj kaj foje surgrunde. El aprilo al majo la ino demetas ĝis 3 ovojn kiuj estos kovataj dum 26 tagoj.

Kiel aliaj membroj de la genro, temas pri specio tre bruema, kio estas tialo por la latina scienca nomo (garrula).

Referencoj redakti

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  2. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.