Ruĝokula ortalo

(Alidirektita el Ortalis poliocephala)

La Ruĝokula ortaloRuĝokula ĉaĉalako (Ortalis poliocephala) estas specio de birdo de la familio Kracedoj kiu estas parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj. La latina scienca nomo por la specio estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signifantaj respektive griza kaj kapo, sed la nomigo grizkapa jam ekzistas por la Grizkapa ortalo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝokula ortalo
Ruĝokula ortalo
Ruĝokula ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. poliocephala
Ortalis poliocephala
(Wagler, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝantas nur en Meksiko, pli specife ĉe la deklivaro al Pacifiko (kaj apuda interno) en dornarbaroj el Jalisco al Oaxaca, nome el sudo de Sonora ĝis la Istmo de Tehuantepeko (subŝtato Chiapas). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, arbustaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aspekto redakti

Estas birdo de 625 al 675 mm longa, simila laŭ aspekto al la Golfa ĉaĉalako (Ortalis vetula), sed pli grandaj kaj kun pli rimarkinda kresto; eĉ tiele povas malfacili la identigo en naturo inter ambaŭ specioj, kies distribuado koincidas ĉe la Istmo de Tehuantepeko.[2]

Temas pri ĝenerale grizecbruna specio kun pli bruna dorso kaj flugiloj, pli malhelaj kolo kaj kapo, kie ege kontrastas tre ruĝa ĉirkaŭokula nuda (senpluma) haŭtaĵo, kio estas tialo por la komuna nomo, ĉar certe estas la plej rimarkinda trajto. La beko estas bluecgriza same kiel la fortaj kruroj. La ventro estas blankeca kun flaveca nuanco ĉe flankoj kaj femuroj. La vosto estas el malhelbruna al nigreca kun helbrunaj pintoj ĉe eksteraj vostoplumoj.

Kutimaro redakti

Ili manĝas foliojn, semojn, insektojn kaj fruktojn.

Referencoj redakti