Ortangulo (aŭ rektangulo[1]) estas paralelogramo, kies anguloj estas ĉiuj ortaj. Se la laterlongoj estas a kaj b, en eŭklida geometrio, la perimetro de la ortangulo estas 2(a + b) kaj ties areo estas a × b.

Ekzemplo de ortangulo

Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.

Difino redakti

Ortangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.

Ecoj redakti

 
Tiu 5 per 4 ortangulo havas perimetron je 18 kaj areon je 20.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝi havas kvar ortajn angulojn.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj estas samlongaj.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj diagonaloj kruciĝas meze.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas samlongaj.
  • Se kvarlatero estas ortangulo, ĝiaj kontraŭaj lateroj estas paralelaj.

Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto da kvadratoj.

Referencoj redakti

  1. Dum NPIV konsideras evitenda la termimon rektangulo, ĝi akceptas la alian neologismon ortogramo pro ĝia analogio al la vortfarado de paralelogramo.

Eksteraj ligiloj redakti