Ortodoksa Partio

eksa politika partio en Kubo (1947–1959)
(Alidirektita el Ortodoksa Partio (Kubo))

La Ortodoksa Partio, en hispana Partido del Pueblo Cubano (Ortodoxos) (Partio de la Kuba Popolo) aŭ Partido Ortodoxo estis politika partio de Kubo fondita en la 15-a de majo 1947 fare de Eduardo Chibás. Ĝi estis, kun la Kuba Aŭtentika Revolucia Partio (Partido Auténtico), unu de la du ĉefaj partioj de Kubo antaŭ la Kastrisma revolucio. En 1951, post la memmortigo de Eduardo Chibás, la estreco de la partio venis al Emilio Ochoa.

Ortodoksa Partio
partio
Komenco 15-a de majo 1947 vd
Fino 1952 vd
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano
Ideologio

popolismo

Fondinto(j) Eduardo Chibás vd
vdr

La Ortodoksa Partio estis tradicie opozicianto de la Aŭtentika Partio, estrita tiam de Carlos Prío Socarrás, ĉar Chibás, jam estis separinta precize de la Aŭtentika Partio, pro la korupto kiu estis denoncita en ties estroj.

La Ortodoksa Partio havis motojn «Honto kontraŭ mono» kaj «Ni promesas ne ŝteli» kaj kiel simbolon ili montris balailon kiu "balaus" la malbanoĵojn de la korupta ŝtato. Ili subtenis ideologion fondita sur kontraŭimperiismo kaj la lukto kontraŭ la politika korupto. La programo de la Ortodoksa Partio estis bazita sur la diversigo de la agrikultura produktado, la nuligo de la latifundioj, la disvolvigo de la industrio, la ŝtatigo de la publikaj servoj, la luktado kontraŭ la korupto kaj la sociala justeco.

Post la morto de Chibás, aspektis, ke la ortodoksa kandidato Roberto Agramonte estos la venkinto, sed okazis puĉo kiu elpostenigis Prío Socarrás, de la Aŭtentika Partio, kaj enpostenigis kiel diktatoro Fulgencio Batista, la 10an de marto 1952. La 26a de julio 1953 grava kvanto de membroj de la Ortodoksa Junularo, estritaj de Fidel Castro, tiam gravuloj de la junaj ortodoksuloj, partoprenis en la atako al la Kazerno Monkada.

Elstaraj membroj de la Ortodoksa Partio estis Hugo Mir Laurencio, Roberto Agramonte, José Pardo Llada, Pepe Suárez, Manuel Dorta Duque, Fidel Castro, Jorge Mañach, Manuel F. Gran, Fernando Ortiz, Vicentina Antuña, Pastor Albear, Carlos Israel Cabrera Rodríguez, José Smith Comas, Tomás David Royo Valdéz, Cándido González Morales, Miguel Saavedra Pérez, Ñico López, René Bedia Morales, Eduardo Reyes Canto, René Orestes Reiné García, Noelio Capote Figueroa, Andrés Luján Vázquez ("Chibás"), Armando Mestre Martínez, Juan Manuel Márquez, Haydée Santamaría, Huber Matos, inter aliaj.