Ortografio de Bello

La Ortografio de Bello (hispane ortografía de Bello) aŭ Ĉilia ortografio (hispane ortografía chilena) estis hispanlingva ortografio kreita de la Venezuela lingvisto Andrés Bello kaj Juan García del Río, publikigita en Londono en 1823. Parto de la ortografio estis portempe uzata oficiale en Ĉilio, kaj ĝi influis aliajn Hispanparolantajn landojn. La celo de la ortografio estis perfekta korespondo inter grafemoj kaj fonemoj. La reformo ne sukcesis. Norma hispana ortografio kiel uzata por la hispanamerika lingvo enhavas plurajn homofonojn (⟨c⟩, ⟨k⟩, ⟨qu⟩; ⟨c⟩, ⟨s⟩, ⟨z⟩; ⟨g⟩, ⟨j⟩, ⟨x⟩; ⟨b⟩, ⟨v⟩; ⟨y⟩, ⟨ll⟩; ⟨i⟩, ⟨y⟩) aŭ literojn kiuj reprezentas pli ol unu sonon (⟨c⟩, ⟨g⟩, ⟨r⟩, ⟨x⟩, ⟨y⟩), kaj aliajn variaĵojn (⟨h⟩; ⟨u⟩ post ⟨g⟩ kaj ⟨q⟩). Bello proponis plurajn modifojn kiujn li kredis devus esti entreprenitaj en du stadioj:

  • Unua stadio:
Ortografio de Bello en la enirejo de la Inĝeniera Lernejo de la Universitato de Ĉilio. Estas literumite ESCUELA DE INJENIERIA; nuna norma literumo estus ESCUELA DE INGENIERIA
  1. Anstataŭigi ⟨j⟩ por "malfortaj" ⟨g⟩ sonoj (general/jeneral, ginebra/jinebra);
  2. Anstataŭigi ⟨z⟩ por "malfortaj" ⟨c⟩ sonoj (cerdo/zerdo, cisma/zisma);
  3. forigi silentan ⟨h⟩ (hombre/ombre) kaj la silentan ⟨u⟩ de ⟨qu⟩- (queso/qeso);
  4. Anstataŭigi ⟨i⟩ por ⟨y⟩ uzataj kiel vokaloj (rey/rei, y/i);
  5. ĉiam skribi ⟨rr⟩ kiam ⟨r⟩ estas prononcata forte (razón/rrazón, alrededor/alrrededor).
  • Dua stadio:
  1. Anstataŭigi ⟨q⟩ por "fortaj" c sonoj (casa/qasa);
  2. Forigi silentan ⟨u⟩ en ⟨gu⟩- (guerra/gerra, guinda/ginda).

La 17-an de oktobro 1843, Domingo Faustino Sarmiento (dum Bello estis rektoro de la Universitato de Ĉilio) prezentis projekton al la Fakultato de Homa Scienco kaj Filozofio: Memoria (sobre ortografía americana).[1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine

La 19-an de februaro 1844, la Fakultato juĝis la reformon radikala, sed rekomendis kelkajn el la ideoj de Bello. La registaro de Ĉilio sekvis tiun rekomendon kaj tiun jaron prezentis la sekvajn reformojn:

  1. Anstataŭigi ⟨j⟩ por "malfortaj" ⟨g⟩ sonoj (general/jeneral, ginebra/jinebra);
  2. Anstataŭigi ⟨i⟩ por ⟨y⟩ uzataj kiel vokaloj (rey/rei, y/i);
  3. Skribi ⟨s⟩ anstataŭ ⟨x⟩ antaŭ konsonantoj (texto/testo).

La ŝanĝoj influis Argentinon, Ekvadoron, Kolombion, Nikaragvon, kaj Venezuelon. Post tempopaso, tamen, la hispana ortografio revenis al kiel ĝi estis antaŭe. La lasta lando kiu revenis al norma ortografio estis Ĉilio, kie Prezidanto Carlos Ibáñez del Campo establis la uzon de la ortografio de RAE en instruado kaj oficialaj dokumentoj per Dekreto N-ro 3,876 de la 20-a de julio 1927, prenonta efikon la 12-an de oktobro 1927.

La poeto kaj Nobel-premiito Juan Ramón Jiménez uzis ortografion similan al tiu de Bello en sia verko.

Bibliografio redakti

  • Bello, Andrés y Juan García del Río. (1823) 1826. Indicaciones sobre la conveniencia de simplificar la ortografía en América. Biblioteca Americana (pags 50-66), Londres. Reimpreso en El Repertorio Americano (octubre de 1826, pags. 27-41) [2]
  • Bello, Andrés.1827. Ortografía castellana, en El Repertorio Americano (abril de 1827, pags. 10-16). Londres [3]
  • Bello, Andrés. 1844. Ortografía, en El Araucano 10 y 24 de mayo de 1844, Santiago. [4]
  • Bello, Andrés. 1847. Gramática de la lengua castellana destinada al uso de los americanos [5]
  • Carbonell, José Antonio. 2007. Andrés Bello en Babel, trabajo presentado en el IV Congreso Internacional de la Lengua Española 2007. Cartagena de Indias. [6]
  • Contreras E, Lidia. 1993. Historia de las ideas ortográficas en Chile Centro de Investigaciones Barros Arana. Santiago.
  • Rosenblat, Ángel. 1981. Las ideas ortográficas de Bello, en Andrés Bello, Obras completas, t. V, La Casa de Bello, Caracas, 1981, pp. IX–CXXXVIII.
  • Rosenblat, Ángel. 2002. El español de América. Biblioteca Ayacucho, Caracas.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bello orthography en la angla Vikipedio.