Orvosok Lapja (Gazeto de Kuracistoj) estis hungarlingva monata fakrevuo en Temesvár inter novembro 1920 kaj septembro 1940. Ĝia respondecredaktoro estis András Szana, ĉefkuracisto. De 1926 ĝia ĉefkunlaboranto estis Géza Kardos. De julio 1932 ĝi titoliĝis Terapia kaj nur en parentezo kiel subtitolo aperis la originala titolo. De tiu tempo ĝis 1938 ĝia ĉefkunlaboranto estis ankaŭ Armand Lampel. De aprilo 1938 la titolpaĝo estis nur rumanlingva.

Fontoj redakti