Gubernio Osako
La gubernio Osako[1] aŭ kun dua adjektiva vorto gubernio Osaka (japane 大阪府, o:saka-fu), ĝis 2008 en Esperanto ankaŭ prefektejo Osaka,[2] estas parto de Japanio nomata gubernio. Ĝi situas en la regiono Kansajo (aŭ Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Ĉefurbo de la gubernio estas la samnoma urbo Osako.

Osaka | |
---|---|
大阪府 | |
![]() | |
gubernio de Japanio • fu | |
Loko | |
Regiono | Kansajo |
Municipokodo | 27000-8 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 1 905,34 km² |
Loĝantaro (2021) | |
Tute | 8 826 684 |
Denseco | 4 633 loĝ./km² |
Koordinato | 34° 41′ N, 135° 31′ O (mapo)34.686333333333135.51986111111Koordinatoj: 34° 41′ N, 135° 31′ O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | Ginko (Ginkgo biloba) |
Floro | Sakurasou (Primula sieboldii) Umeo (Prunus mume) |
Birdo | Bovkapa lanio (Lanius bucephalus) |
![]() | |
Ekonomio | |
Gubernia oficejo de Osaka | |
estro | Hirofumi Yoshimura (ekde 2019) |
Adreso | 〒540-8570 大阪市中央区大手前二丁目1番22号 1-22,Otemae 2-chome, Chuo-ku Osaka JP-540-8570 Japanio |
Telefononumero | +81-6-6941-0351 |
Oficiala retpaĝaro: http://www.pref.osaka.jp/ | |
ISO 3166-2 | JP-25 |
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 8 826 684 loĝantoj sur areo de 1 905,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 633 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiLa gubernio Osaka situas meze de la regiono Kansajo. La najbaraj gubernioj Hjogo, Kioto, Nara kaj Vakajamo ĉirkaŭas la gubernion. Sud-okcidente ĝi apudestas la Osakan Golfon.
Municipoj
redaktiUrboj
redaktiAtentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj al transskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.
- Osako (gubernia ĉefurbo) havas 24 kvartalojn
- Sakai havas 7 kvartalojn.
- Higashi [Higaŝi] - Kita - Mihara - Minami - Naka - Nishi [Niŝi] kaj Sakai
- Daito
- Fuĵiidera
- Habikino
- Hannan
- Higaŝiosaka
- Hirakata
- Ibaraki
- Ikeda
- Izumi
- Izumiocu
- Izumisano
- Jao
- Kadoma
- Kaizuka
- Kaŝivara ("Kaŝiŭara")
- Katano
- Kaŭaĉinagano
- Kiŝivada ("Kiŝiŭada")
- Macubara
- Minoo
- Moriguĉi
- Nejagaŭa
- Osakasajama
- Sennan
- Setcu
- Ŝiĵonaŭate (aŭ Ŝiĵonavate)
- Suita
- Takaiŝi
- Takacuki
- Tondabajaŝi
- Tojonaka
Urbetoj kaj vilaĝoj
redakti- distrikto Minamikawachi [Minamikaŭaĉi]
- Taishi [Taiŝi] - Kanan - Chihayaakasaka [Ĉihajaakasaka]
- distrikto Mishima [Miŝima]
- Shimamoto [Ŝimamoto]
- distrikto Senboku
- distrikto Sennan
- distrikto Toyono [Tojono]
Transporto
redaktiFlughavenoj
redakti- Osaka Internacia Flughaveno
- Kansaja Internacia Flughaveno
- Jao-Flughaveno
Servoj
redaktiGalerio
redakti-
Universala Studio Japanio
-
Abeno Harukas
Referencoj
redakti- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Osako" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (japane, sed aŭtomate ankaŭ al pliaj lingvoj)
Gubernio Osaka | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Gubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo |