Osaka Urba Subtera Fervojo

Osaka Urba Subtera Fervojo (japane: 大阪市営地下鉄 [Ōsaka-ŝiei ĉikatecu]) estas metroa sistemo en la urbo Osako.

Osaka Urba Subtera Fervojo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Osako, Japanio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1933
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 129,9 km
Nombro de linioj 8
Nombro de stacioj 100
Aliaj informoj
Transportisto Osaka Urba Transportoficejo
vdr

Organizaĵo redakti

La metroa sistemo "Osaka Urba Subtera Fervojo" estas administrata de la organizaĵo Osaka Urba Transportoficejo (大阪市交通局 Ōsaka-ŝi Kōcū-kjoku), tio estas transporta oficejo de la urbo Osako. Ĝi administras publikan transporton de Osako.

Linioj redakti

La sistemo "Osaka Urba Subtera Fervojo" enhavas 8 liniojn.

Koloro Marko N-ro Nomo de linio  japane  prononco Vojo
(finaj stacioj)
Nombro de stacioj Longeco Falfermo
ruĝa M 1 Midōsuji 御堂筋線 [Midōsuĵi-sen] Esaka - Nakamozu 20 24,5 km 1933
purpura T 2 Tanimachi 谷町線 [Tanimaĉi-sen] Dainichi - Yaominami 25 28,3 km 1967
blua Y 3 Yotsubashi 四ツ橋線 [Jocubaŝi-sen] Nishi-Umeda - Suminoekōen 11 11,8 km 1942
verda C 4 Chūō 中央線 [Ĉūō-sen] Cosmosquare - Nagata 14 17,9 km 1961
roza S 5 Sennichimae 千日前線 [Senniĉimae-sen] Nodahanshin - Minami-Tatsumi 14 13,1 km 1969
bruna K 6 Sakaisuji 堺筋線 [Sakajsuĵi-sen] Tenjimbashisuji-Rokuchōme - Tengachaya 10 8,1 km 1969
foli-verda N 7 Nagahori-Tsurumiryokuchi 長堀鶴見緑地線 [Nagahori-Curumirjokuĉi-sen] Taishō - Kadoma-minami 17 15,0 km 1990
oranĝa I 8 Imazatosuji 今里筋線 [Imazatosuĵi-sen] Itakano - Imazato 11 11,9 km 2006

Prezoj redakti

km Prezo (jenoj)
0—3 180
3-7 240
7-13 280
13-19 320
19— 370

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti