Osan (koree 오산시, laŭ ĉinaj literoj 烏山市) estas universitata urbego en nordokcidenta Sud-Koreio.

Osan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 213 840  (2015) [+]
Loĝdenso 5 001 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 127° 4′ O (mapo)37.145127.06944444444Koordinatoj: 37° 9′ N, 127° 4′ O (mapo) [+]
Areo 42,76 km² (4 276 ha) [+]
Osan (Suda Koreio)
Osan (Suda Koreio)
DEC
Osan
Osan
Situo de Osan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osan [+]
vdr
Urbodomo de Osan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Osan situas nordokcidente plejparte sur ebenaĵo. Suvon troviĝas 13, Pjongtek 18, Seulo 47 km [1].

 
Librejo en Osan

Historio redakti

Ĉe la fortikaĵo batalo okazis inter koreoj kaj japanoj en 1593. Laŭ la legendo dum sieĝo de la fortikaĵo la japanoj kredis, ke la defendantoj kapitulacios pro la limigita akvo. Tiam la defendantoj alkondukis plurajn ĉevalojn sur la monteton kaj "lavis" ilin kun blanka rizo. La japanoj, kiuj rigardis ĉi tiun proceduron de malproksime, konsideris, ke la defendantoj havas sufiĉan akvon por rezisti kaj retiriĝis.

Osan aperis en la nuna nomo en 1914 sub japana rego kiel parto de Suvon. La loknomo estis prenita de loka rivereto Osanĉeon. Pli frue antaŭ la japana okupo la loknomo estis 鰲山 kun la signifo "mol-senŝeligita testuda monto". Pro la komplekseco de la 鰲 ("o") karaktero la japanoj ŝanĝis la nomon al 烏山, kun la signifo "Korvo monto." La urbo estis sceno de granda batalo kun dum la Korea milito en 1950. Administra unuo kun la statuso de urbo Osan iĝis la 1-an de januaro 1989.

Ekonomio redakti

Osan estas unu el la centroj de la juvela industrio de la lando. Ekde la 1970-aj jaroj ĉi tiu industrio spertis rapidan evoluon en Osan. La loka ekonomio estas apogita kun agrikulturaj kaj industriaj entreprenoj. Osan nun estas grava transporta centro.

 
Altlernejo en Osan

Klimato redakti

La klimato de Osan estas tre simila al tiuj de Suvon, Pjongtek kaj Seulo.

Trafiko redakti

Tra Osan transiras Ŝoseo 1, konektante Seulon kaj Pusanon. La urbego havas grandan metrostacion en koro de Osan. Ekzistas ankaŭ aŭtobusa stacio plej proksime al la metrostacio.

 
Poŝtejo de Osan
 
Kampuso en Osan

Vidindaĵoj redakti

  • sanktejo fondita en 1792
  • monumento pri la korea milito en 1955
  • merkato unu el la plej grandaj kaj plej malnovaj en la lando - la unua mencio pri la merkato en okazis en 1792 funkcianta ankaŭ nun
  • aera bazo de Usona Aera Forto (8 km for)

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans