Oscar DICKSON [dikson] (naskiĝis la 2-an de decembro 1823 en Göteborg; mortis la 6-an de junio 1897 sur Almnäs-kastelo ĉe urbo Hjo) estis sveda magnato, mecenato de la polusa esplorado. Siatempe li estis konsiderita la plej influhava svedo.

Oscar Dickson
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1823 (1823-12-02)
en Domkyrkoförsamlingen in Göteborg
Morto 6-an de junio 1897 (1897-06-06) (73-jaraĝa)
en Fågelås parish
Tombo Malnova tombejo en Örgryte
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro James Dickson
Frat(in)oj Robert Dickson • Axel Dickson • James Jameson Dickson
Okupo
Okupo entreprenistokomercisto • donacanto • grocisto
vdr

Dickson estis partnero en entrepreno, kiu posedis ŝipojn kaj segejojn. La segejon de Baggböle estris James Dickson juna, kiun oni akuzis en 1850 - sensukcese - je hakado de reĝaj arbaroj (do prilaboro de ŝtelitaj arboj). Tiu segejo havis en tiu regiono fakte monopolon je aĉeto de la flositaj arbotrunkoj.

Dickson, kune kun reĝo Oskaro la 2-a de Svedio-Norvegio kaj Aleksander Sibirjakov, estis la patrono de kelkaj arktaj ekspedicioj en la 19-a jarcento. Li sponsoris esplorvojaĝojn de Adolf Erik Nordenskiöld al la kanada kaj la rusa arkto kaj Gronlando, kaj ankaŭ apogis polusan vojaĝon de Fridtjof Nansen sur Fram.

Kiel arkta entuziasmulo, Oscar Dickson kontribuis plurajn gravajn polusajn entreprenojn inter la jaroj 1860 kaj 1900. Dickson iĝis barono en 1885 fare de reĝo Oskaro. Dickson estis membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj ekde 1878.

Laŭ li oni nomis la rusan insulon Dikson kaj Dickson-landon kaj Dickson-fjordon sur Spicbergo.