Oscar Van Schoor

belga esperantisto

Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936) , estis la patro de la farmacio-historio en Belgio.

Oscar Van Schoor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1873 (1873-02-04)
Morto 9-an de julio 1936 (1936-07-09) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1897–)
apotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
karikatura bildkarto el 1913

Pro iu nekonata kialo (intermikso kun Jan Van Schoor ?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.

Li esperantiĝis en 1897 [1] kaj estis redaktanto de la revuo Belga Esperantisto.

Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928. En 1913 li estis la sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.

Verkoj

redakti
  • Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
  • La Servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
  • La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
  • La turisto kun verda stelo (1914)
  • La Espero (muzika komponaĵo por la poemo de L. L. Zamenhof, 1912)
  • Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal (1920)

Tradukoj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Brokken uit de Geschiedenis der Wereldtaal

 
 Bonega ilo por la propagando kaj samtempe utila dokumento pri la historio de la lingvo internacia kaj precipe pri Esperanto. Ni kore gratulas nian malnovan amikon kaj kunkloperanton Van Schoor pro lia bona kaj sendube fruktodona laboro. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Pri La turisto kun verda stelo

 
 Ĝi estas monologo propaganda por Esperanto, kiu kondukas ĝis la tre akceptinda konkludo, ke “Ĉiuj homoj devus esti, kiel ĉiuj Esperantistoj estas, fratoj.” 
— A.E. W. La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Anonimulo 1939 : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, Antwerpen, p. 80

Bibliografio

redakti
  • Apotheker Oscar Van Schoor en het Esperanto de B. Mattelaer (Farmaceutisch tijdschrift voor België, 50e jaargang, nummer 5, sept.-okt. 1973, paĝoj 429-441).

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • KAVA, la Koninklijke Apothekersvereniging Van Antwerpen (Reĝa Apotekista Asocio de Antwerpen) konservas la apotekon de Oscar Van Schoor. Pro renovigaj laboroj ĝi nun ne estas vizitebla. Oni antaŭvidas finon de la laboroj en 2017.
  • Kiel kasisto en Belga Esperantisto, 1908