Oskaro la 1-a (Svedio)

(Alidirektita el Oscar la 1-a de Svedio)

Oskaro la 1-a, svede Oscar I, (naskiĝis la 4-an de julio 1799, mortis la 8-an de julio 1859) estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1844 ĝis sia morto.

Oskaro la 1-a
Reĝo de Svedio kaj Norvegio
Regado 18441859
Antaŭulo Karolo la 14-a (la 3-a) Johano
Sekvanto Karolo la 15-a (la 4-a)
Persona informo
Oscar I
Naskiĝo la 4-an de julio 1799
en Parizo
Morto la 8-an de julio 1859
en Reĝa Stokholma Palaco
Tombo Bernadotte crypt vd
Religio Luteranismo (Eklezio de Svedio)
Lingvoj norvegasvedafranca vd
Ŝtataneco FrancioSvedio vd
Alma mater Universitato de UpsaloGimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Dinastio Bernadotte
Patro Karolo la 14-a Johano vd
Patrino Désirée Clary vd
Edz(in)o Josefina av Leuchtenberg
Amkunulo Emilie Högquist • Jacquette Löwenhielm vd
Infanoj Karolo la 15-a (la 4-a), Gustaf, Oskaro la 2-a, Eugénie, August
Profesio
Okupo monarkokomponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oskaro estis la sola filo de Karolo la 14-a / la 3-a, la iama franca marŝalo Bernadotte. Post ties morto li ekoficis kiel reĝo de Svedio kaj Norvegio. Li realigis plurajn liberalajn reformojn kaj akceptis liberalulojn en la Ŝtatan Konsilion. En eksterlanda politiko li forlasis la por-Rusian politikon de sia patro kaj proksimiĝis al Britio. Li subtenis Danion en milito (1848–1851) kontraŭ Prusio kaj la Germana Federacio. Lia sano malboniĝis, kaj en 1857 li transdonis la regadon al sia filo Karolo la 15-a / la 4-a.