Osečná

urbo en Ĉeĥio

Osečná (germane Oschitz) estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 10 km sudokcidente de Liberec. Tra la urbo fluas rivero Ploučnice, kiu fontas norde de la urbo. La urbeto situas sur ŝoseo el Stráž pod Ralskem ĝis Český Dub. Vivas ĉi tie 1 196 loĝantoj (2023).

Osečná
germane Oschitz
urbo
Placo en Osečná kun mariana kolono kaj preĝejo de sankta Vito
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Osečná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Český Dub
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Rivero Ploučnice
Situo Osečná
 - alteco 374 m s. m.
 - koordinatoj 50° 41′ 42″ N 14° 55′ 13″ O / 50.69500 °N, 14.92028 °O / 50.69500; 14.92028 (mapo)
Areo 28,06 km² (2 806 ha)
Loĝantaro 1 196 (2023)
Denseco 42,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 52
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564290
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Osečná
Retpaĝo: www.osecna.info
Portalo pri Ĉeĥio

En Osečná okazas agado de romano Frantina de verkistino Karolína Světlá.

Historio redakti

Vilaĝo Osečná estas unuafoje menciata en la jaro 1352 en konekso kun proksima burgo Děvín. En la sama tempo estas dokumentita loka ligna preĝejeto de sankta Vito. En la jaro 1444 la vilaĝo estis tute neniigita dum la husana invado.

Je interveno de alodulo el Oprštorf imperiestro Rudolfo la 2-a avancis en la jaro 1576 la vilaĝon je urbo kun rajto uzi urban blazonon kaj sigelilon kun signo de aglo kun ora kroneto kaj surskribo „Sigilium oppidi ossensis 1576“. Antaŭ la jaro 1620 ĉi tie jam vivis la germana loĝantaro. Komence de la 20-a jarcento vivis en la urbo 11 ĉeĥoj kaj 828 germanoj. Kiam finiĝis la dua mondmilito, la germanaj loĝantoj estis ellandigitaj. Osečná estas ekde la 10-a de oktobro 2006 avancita je urbo.

Partoj de la urbo redakti

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 165
18803 171
18902 848
19002 568
19102 398
19212 166
JaroLoĝantoj
19302 175
19501 230
19611 183
19701 049
19801 091
1991902
JaroLoĝantoj
2001979
20111 023
20141 070
20161 100
20171 121
20181 128
JaroLoĝantoj
20191 116
20201 135
20211 146
20221 179
20231 196