Osedaksojostomanĝantaj vermoj (Osedax) vivas sur la mara grundo kaj manĝas balenajn ostojn. Oni nomas ilin "zombivermoj", kiuj vivas en la profundaj akvoj de Pacifiko, sed oni trovis ilin eĉ ĉe la svedaj malprofundaj akvoj. Ili estis malkovritaj en 2002.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Osedakso
Osedax roseus
Osedax roseus
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Anelidoj Annelida
Klaso: Poliketoj Polychaeta
Ordo: Sabellida
Familio: Siboglinidae
Osedax
Rouse et al., 2004
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vermo ne havas okulojn, stomakon, buŝon, ĝi havas do plumaron kaj radikaron.

La osedaks-vermoj longas 1–7 cm, vivas el ostoj de griza baleno kaj de aliaj balenoj en profundo de 3000 m.

Ili aspektas tiel, kiel floroj elkreskantaj el balena osto. La vermoj havas "radikan sistemon", kiu penetras la oston kaj per simbioza bakterio elgajnas oleon. La "plumaro" de la vermoj kolektas oksigenon el la akvo funkcias kiel branko.

La multobliga sistemo estas specifa: La femaloj rezervas la masklojn kiel haremanojn, kiuj fekundigas la ovojn, tuj kiuj eniras la akvon. Ĉe la pacifikaj specioj la maskloj vivas en korpo de la femalo kiel en larva stadio, sed entenante sufiĉan kvanton da spermo.

Ĉiu osedaksa specio estas parenca al la maraj tubovermoj, kiuj vivas ĉe la vulkanaj rompoj, hidrotermaj kavoj.

Specoj de la profunoceana areo (2–7 cm):

  • Osedax rubiplumus
  • Osedax frankpressi

Ĉe la sveda marbordo oni trovis en 2005

  • Osedax mucofloris "ostomanĝanta floro" (1–2 cm)

Specioj redakti

 
Osedax rubiplumus