Oseltamiviro

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Oseltamivir)

Oseltamiviro estas medikamento el la grupo de la neŭraminidaso-inhibiciiloj, kiuj taŭgas por terapiado de virusa gripo (influenco) en infanoj ekde la aĝo de unu jaro kaj en plenkreskuloj kun simptomoj tipaj por virusa gripo, kaj same taŭgu por prevento de malsaniĝo post ebla kontakto de infektito, en la sama homgrupo de infanoj ekde aĝo de unu jaro kaj plenkreskuloj. La substanco estas variaĵo el la grupo de salivacidoj.

Oseltamivir'
Struktura formulo
speco de kemia ento
kemia kombinaĵo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Oseltamivir'
Kemia formulo C16H28N2O4
CAS-numero-kodo 196618-13-0
PubChem-kodo 65028
ChemSpider-kodo

58540

Komercaj nomoj

Tamiflu

Karakterizaĵoj
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Spezo kaj uzo redakti

La medikamento produktatas de la kemia konzerno Hoffmann-La Roche sub la komerca nomo Tamiflu®. Ĝi en plej multaj landoj nur post dono de kuracista recepto aĉeteblas en apotekoj. En la kazoj de vasta gamo de gripaj malsanoj inkluzive de la tiel nomata birda gripo kaj de la gripa pandemio de 2009, ĝi malfortigas la simptomon, sed ne sanigas. Kaŭzo estas, ke la substanco ja malhelpas la plimultiĝon de la virusoj en la korpo, sed ne malaktivigas aŭ mortigas la virusojn.

Vidu ankaŭ redakti