Osijek-Baranja

Provinco Osijek-Baranja (kroate: Osječko-baranjska županija) estas unu el la provincoj de Kroatio. Ĝi situas en la oriento de la lando kaj limas norde al Hungario kaj oriente al Serbio.

Osijek-Baranja
Osječko-baranjska županija
Mapo
Osijek-Baranja
Pliaj informoj
Sidejo: Osijek
Areo: 4 155 km²
Loĝantaro: (2001) 330 506
ISO 3166-2: HR-14
Telefona antaŭkodo: +385 031
Estro (župan): Vladimir Šišljagić
Oficiala retejo: www.obz.hr
vdr

La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas la samnoma urbo Osijek. La provinco konsistas el 7 urboj kaj 35 pliaj komunumoj. La urboj estas:

La norda parto de la provinco, norde de Dravo, apartenas al regiono Baranja; ĝi formas triangulon inter Dravo kaj Danubo. La ceteraĵo de Baranja konsistigas la hungaran provincon Baranya.

En la censo de 2001 registriĝis relative fortaj etnaj malplimultoj de serboj (8,73 %) kaj hungaroj (2,96 %).