Ossip Zadkine

(Alidirektita el Ossip ZADKINE)

Ossip ZADKINE (naskiĝis la 14-an de julio 1890 en Smolensk, mortis la 25-an de novembro 1967 en Parizo) estis artisto pri plastikoj.

Ossip Zadkine
Persona informo
Naskonomo Иосель Аронович Цадкин
Naskiĝo 4-an de julio 1888 (1888-07-04)
en Vicebsko
Morto 25-an de novembro 1967 (1967-11-25) (79-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Loĝloko Les Arques
Ŝtataneco FrancioRusia Imperio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • Chelsea College of Art and Design • Universitato de Westminster
Familio
Edz(in)o Valentine Prax
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • gravuristo • universitata instruisto • ilustristoinstruisto • grafikartisto
Verkoj François Mauriac
La Force atomique
Le Poète
vdr

Zadkine naskiĝis en Smolensk, Belorusio kaj havis judan devenon. Li tre famiĝis kiel skulptisto, sed ankaŭ faris pentraĵojn kaj litografaĵojn.

Post studado en Londono li ekloĝis ĉirkaŭ 1910 en Parizo. Tie li estis ano de la nova kubista movado (1914-1925). Poste li evoluigis sian propran stilon, tre influita de la primitiva arto.

Dum la unua mondmilito li servis kiel brankardisto kaj vundiĝis dum la milita agado. La periodon de la dua mondmilito li trapasigis en Usono.

La plej konata verko de li estas La Detruita Urbo, kiu referencas al la bombardado de Roterdamo en majo 1940. La statuo situas en Leuvehaven, apud la Mara Muzeo. Populare la nomo de la statuo ankaŭ estas 'Jan Gat' (Johano Truo) kaj la nomo de la kreinto ofte estas fuŝita al 'Zadkini'. Kelkfoje oni nomas la statuon ankaŭ tiel. Regule oni aŭdigis sin por doni al la statuo pli eminentan lokon en la urbo. Laŭdire li inspiriĝis por la statuo kiam li veturis de sia hejmo en Parizo al sia amiko Hendrik Wiegersma en Deurne Nederlando. Li veturis tra Roterdamo kaj vidis la ruinigitan urbon.

Ossip Zadkine mortis je la 25-a de novembro 1967 en Parizo kaj enteriĝis je la Cimetière Montparnasse. En Parizo ankaŭ estas la Zadkine-Muzeo.

En la franca Les Arques (departemento Lot) troviĝas muzeo kie estas ekspoziciitaj verkoj de Zadkine. Krom tio estas en la kirketo fronte de la muzeo "Pieta" (Madono kun Jesuo surgenue) de Zadkine. En la vilaĝo mem, kiu cetere estas belege restaŭrita, troviĝas artista centro.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti