Ostankinskij (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio
(Alidirektita el Ostankino (distrikto))

Ostankino aŭ la Ostankina distrikto (ruse Останкинский район) situas en la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo. La nomon “Ostankino” historiistoj interpretas kiel "La lasta restejo". Dum jarcentoj la areo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj.

Ostankinskij
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.8305555637.62111111Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)

Loĝantaro63 148 [+] (1-a de januaro 2018)

Ostankinskij (distrikto de Moskvo) (Tero)
Ostankinskij (distrikto de Moskvo) (Tero)

Ostankinskij (Moskvo)
Ostankinskij (Moskvo)
DEC
Ostankinskij
Ostankinskij

Map
Ostankinskij

Vikimedia Komunejo:  Ostankinsky District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la 18-a jarcento posedanto de la areo iĝis la grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj bela lago. Por somera restado tie li ordonis konstrui nehajtigatan palacon kaj renovigi tiean preĝejon. La ordonon perfekte realigis liaj rusaj servutuloj.

Multaj nomoj de la objektoj situantaj en Ostankino distrikto rilatas al kosmo kaj ĝia esplorado, kiun grave efektivigis rusaj scientistoj kaj konkerintoj de kosma spaco: la stratoj (La Stela Bulvardo, Akademiano Koroljov, Frederiko Cander), la hotelo “Kosmo”, la kinejo “Kosmo”, la muzeo de kosmonaŭtiko kaj la titana raketo, kies alteco superas 110 metrojn. Septembre de 2008 oni rekonstruis la muzeon mem, teritorion ĉirkaŭ la muzeo kaj aldonis multajn novajn monumentojn de kosmonaŭtoj, sciencistoj ktp.

Apud ĝi staras grandega skulptaĵo de Konstantin Ciolkovskij - fame konata rusa teoriisto verkinta komence de la 20-a jarcento pri estontaj spacaj flugoj. Li kromalie tre ŝatis Esperanton. Ankaŭ bele aspektas skulptaĵpoj de Sergio Koroljov (projektisto de la unuaj sovetiaj kosmaj ŝipoj kaj sputnikoj), Mstislavo Keldiŝ (sciencisto), Jurij Gagarin (la unua kosmonaŭto), Aleksio Leonov (la unua kosmonaŭto enirinta spacon el la kosma ŝipo), Paŭlo Beljaev (kosmonaŭto), Valentina Tereŝkova (la unua kosmonaŭtino) kaj aliaj.

Proksime situas la domo-muzeo de Sergio Koroljov, kiu dediĉis sian vivon al esplorado de ĉielo kaj kosmo. Li grave kontribuis al pliigo de potenco de Sovetunio, kiam lia (kompreble kun asistantoj) balistika raketo unufoje en la mondo traflugis inter kontinentoj. Alia lia kreaĵo - la unua artefarita satelito de la Tero (la 4-an de oktobro 1957) havas rusan nomon, kiu eniris plurajn lingvojn inkluzive Esperanton:"Sputniko".

La dekstra limo de la distrikto trapasas laŭ larĝa Prospekt Mira (Avenuo de Paco), kiun oni nomis tiel en 1957 omaĝe al tiama la 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentaro.

Norde de la muzeo troviĝas grandioza monumento "Laboristo kaj Kolĥozanino" (alteco de la figuroj egalas 24 m) kreita de la eminenta rusa skulptistino Vera Muĥina. La monumento farita el brila metalo prezentis USSR-on en la pariza tutmonda ekspozicio okazinta en 1937. Ambaŭ gekamaradoj tenas enmane la krucigitajn serpon kaj martelon, kiuj estis simbolo de Sovetunio. Ĝi staras surfone de alia eksponejo revenigita Moskvon el la montreala (Kanado) ekspozicio okazinta en 1967, kiu similas la grandegan startan instalaĵon por raketaj lanĉoj. Baldaŭ la monumento estos renovigita kaj starigita sur la novan piedestalon.

Ĉefa eniro de TEC

Maldekstre de la muzeo vastegan kaj ampleksan terenon (ĉ.150 ha) okupas Tutrusia Ekspozicia Centro naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1939, kiel Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio. Ĝia centra eniro tre similas al berlina Brandenburga pordegopariza Triumfa arko. Ĝin kronas same skulptaĵo prezentanta laboriston kaj kolĥozaninon (Kolĥozo signifas ruse kolektiva mastrumado aŭ kooperativo) farita el orkolora metalo.

La 16-an de junio 1959 la ekspozicio prenis alian nomon: Tutsovetunuia ekspozicio de la naciaj atingoj, per kio la soveta registaro volis aldoni ankaŭ prezentadon de industriaj atingoj. En la ekspozicio vizitintoj povis vidi, ekzameni praktike ĉiujn eksponaĵojn kaj akiri tiujn laŭplaĉe, interŝanĝi opiniojn pri modernaj teknikaj problemoj kaj elpreni plej taŭgajn rimedojn de la produktado.

Tra teritorio de la ekspozicio fluas la rivereto, kiu per akvobaraĵoj faras belajn vastajn lagojn taŭgajn por boatnavigado. Multaj diversspecaj arboj kaj floroj kreas nekompareblan sanigan klimaton, tre plezuran por ripozado. Ankaŭ tion kontribuas apuda Botanika ĝardeno, kiu specialiĝas pri kultivado kaj selektado de novaj plantoj. Dum lastaj jaroj gravan parton de ties agadoj okupas diversfakaj internaciaj foiroj, inter kiuj plej fama estas la libra. Tie okazas ĉiujare ĉirkaŭ 350 prezentadoj-foiroj.

Ankaŭ tie situas la Ostankina televida centro kaj la 540-metra Ostankina turo. En la distrikto troviĝas bieno de la grafo Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, konstruita en la 18-a jarcento, en kiu nun funkcias tre populara historia muzeo. Tra la distrikto pasas la kvinkilometra unurela fervojo, sola en Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti