Ostara (gazeto)

pranazia gazeto

Ostara estis serio de publikaĵoj publikigitaj ekde 1905 ĝis 1917 fare de la aŭstria monaĥo Jörg Lanz von Liebenfels, kiu estis la ĉefa aŭtoro, kiu karakteriziĝis per alta grado de rasismo kaj estis almenaŭ iom distribuita en Vieno. Pro la tezo prezentita de Wilfried Daim en 1958 ke Adolf Hitler estis leginta ĝin kaj tiel la gazeto estus ludante gravan rolon kaj influon pro sia enhavo, tiuj tekstoj ricevis foje grandan historian elstarecon.

La gazeto ricevis sian nomon el la diino de la ĝermana mitologio pri la printempo nome Ostara. Inter 1905 kaj 1917 oni publikigis 89 numerojn de Ostara. Oni publikigis ĝis la numeron 64 (1913) en Rodaun, kaj ekde la numero 65 en Mödling proksime de Vieno. La unua eldonejo estis "Akademischen Verlag Wien-Lpz", la postaj numeroj en Ostara-Verlag. Lanz verkis la plej grandan parton de la artikoloj de Ostara estis Liebenfels mem: ĝis la numero 25 (1908) oni publikigis totalon de 15 artikoloj kiuj ne devenis de li mem; ekde tiam li estis la nura aŭtoro de la publikigitaj artikoloj.

Bibliografio redakti

  • Daim, W. (1994). Der Mann, der Hitler die Ideen gab [La homo,kiu donis al Hitler idearon] (en germana) (3a eld.). p. 123. ISBN 9783800035748.