Ostermundigen
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ostermundigen (stacidomo). |
Ostermundigen estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 14866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15438 ĝis la 31-a de decembro 2010. Ĝis la 31-a de decembro 2009 Ostermundingen apartenis al la iama distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Berno-Mezlando, kies ĉefurbo ĝi fariĝis.
Ostermundigen | |
---|---|
Blazono de Ostermundigen | |
Supermerkato de Migros en Ostermundigen | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Koordinatoj | 46° 57′ 20″ N 7° 29′ 0″ O / 46.95556 °N, 7.48333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 20″ N 7° 29′ 0″ O / 46.95556 °N, 7.48333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 15438 |
Areo | 6,00 km² |
Alteco | 585 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3072 |
Komunumkodo | 0363 |
Mapo de Ostermundigen | |
GeografioRedakti
Ostermundigen situas oriente de la federacia urbo Berno ĉe la piedo de la Monto de Ostermundigen.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Ostermundigen limas en nordo al Ittigen kaj Bolligen, en oriento al Stettlen, en sudo al Muri ĉe Berno, kaj en okcidento al la urbo Berno.
TrafikoRedakti
La stacidomo de Ostermundigen situas ĉe la fervojlinio de Berno al Interlaken kaj Brigo. La urbo ankaŭ estas servata de la loka tram- kaj busreto de la urbo Berno.
Tra Ostermundigen pasas la nacia aŭtoŝoseo A6 de Berno al Thun.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Ostermundigen datiĝas el la jaro 1239 Osturmundingun. Ĝis 1982 Ostermundigen estis kvartalo de Bolligen.
PersonecojRedakti
Hermann Hesse vivis ek de 1912 dum kelkaj jaroj en Ostermundigen.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ostermundigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)