Orienta Markio

(Alidirektita el Ostmark)

La Orienta MarkioAŭstra Markio (ankaŭ OstarrichiOstarrîchi, komence ankaŭ Marcha orientalis, pli poste Marcha AustriaeOsterland, ankaŭ Markio Aŭstrio - Mark ÖsterreichMargraflando Aŭstrio - Markgrafschaft Österreich; ekde la 19-a jarcento kelkfoje ankaŭ "Ostmark") estis formale parto de la duklando Bavario ekde 976 ĝis sia sendependeco kiel "Duklando Aŭstrio" en 1156. Origine ĝin kreis Karolo la granda kiel Avara markio por la defendo de atakoj fare de la Hungaroj.

Orienta Markio
976 – 1156

historia lando • markio • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi situis inter Enns kaj Erlau, la Antaŭalpoj kaj Viena Arbaro kun strio mallarĝa norde de Danubo (ekde la 11-a jc plilongigita ĝis Thaya kaj Moravo, poste eĉ ĝis Leitha.

En la jaro 976, la markio estis formita kiel memstara parto sed ankoraŭ ligita al la duklando Bavario. La markion donacis imperiestro Oto la 2-a al la babenbergano Leopoldo la 1-a. Tiu markio nomitis ekde 996 Regio Ostarricchi, ekde 1130/1135 Marchio Austriae. En 1156 ĝi estis efektive apartigita de Bavario kaj plialtigita al duklando Aŭstrio; ĝi iĝis poste arkiduklando Aŭstrio kaj kerno de la nuna Aŭstrio.

Nova uzo en la 20-a jarcento redakti

Post la tiel nomata Anschluss en 1938 la perforte nuligita ŝtato Aŭstrio ĝis 1942 nomitis oficiale Ostmark. Poste oni malpermesis tion por estingi ĉiujn spurojn je ia ajn iama ŝtata memstareco de la enkorpigitaj teritorioj aŭstriaj.

Kontraŭsorba markio redakti

Alia Ostmark iĝis sub la regado de Oto la 1-a kiel defendoteritorio kontraŭ la Soraboj. Ĝi estiĝis post la divido de Elbmark situanta inter Elbo kaj Spree. Ĝia teritorio egalas grandparte la areon de Malsupra Luzacio.