Ostrobotnio
Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna regiono Ostrobotnio. Pri la historia regiono rigardu Ostrobotnio (historia)
Ostrobotnio estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. La ĉefurbo estas Vaasa. Ostrobotnio estas dulingva regiono, kie 52% el loĝantoj parolas la svedan. La provinco enhavas la tradicie svedlingvan parton de Ostrobotnia apudmara regiono kaj ankaŭ kelkajn finnlingvajn komunumojn enlande (numeroj 1, 8 kaj 17 sur la suba mapo), kiuj estas parolantaj de Sud-ostrobotniaj dialektoj. La provinco havas 174.126 loĝantojn kaj ĝia areo estas 7.676 km². La svedlingvaj dialektoj de Ostrobotnio estas aparte malfacile kompreneblaj eĉ por tiuj, kiuj parolas la svedan kiel gepatran lingvon. Korsnäs estas laŭdire la plej svedlingva komunumo en la mondo (97% parolas la svedan tie).
NaturoRedakti
La tero leviĝas el maro ok milimetrojn ĉiujare kaj tio daŭre ŝanĝas la fizionomion de Ostrobotnio.
Komunumoj en OstrobotnioRedakti
(urboj per dikaj literoj)
Iamaj komunumojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Provinca portalo de Ostrobotnio (en la sveda, finna kaj angla lingvoj)
- Provinca konsilio de Ostrobotnio (en la sveda, finna kaj angla lingvoj)