Oswald de Worcester

Oswald de Worcester (m. la 29-an de februaro 992) estis anglosaksa sanktulo kaj ĉefepiskopo de Jorko.

Sankta
Oswald de Worcester
ĉefepiskopo de Jorko
Regado 972–
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 924
en Danio
Morto 29-an de februaro 992 (0992-02-29)
en Worcester
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Worcester
Dum 961–
Sanktulo
Festotago 28-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj estis danoj sed lia onklo, Sankta Oda de Canterbury, prizorgis lin dum lia infanaĝo. Li iĝis dekano de Winchester, sed Oda sendis lin al Francio, kie, ĉ. 950, li eniris Abatejon Fleury.

En 958, alvokata de Oda, li revenis en Anglion, sed lia onklo mortis antaŭ lia alveno. Oswald petis la subtenon de alia parenco, Oskytel, kiu ĵus iĝis ĉefepiskopo de Jorko, kie Oswald partoprenis ekleziajn aferojn. En 961 Sankta Dunstan aranĝis ke Oswald iĝu episkopo de Worcester. Li fondis plurajn abatejojn, inkl. ĉe Ramsey, Cambridgeshire: tie li persvadis la abaton de Fleury instrui monaĥojn. Li helpis Dunstan reformi la anglajn eklezion kaj monaĥejojn, kaj per administraj rimedoj pligrandigis la enspezojn de sia diocezo.

En 972 li iĝis ĉefepiskopo de Jorko (sed retenis la diocezon de Worcester) kaj vojaĝis al Romo por ricevi la paliumon de la papo. Eble survoje li faris diplomatan mision al Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio).

Post la morto de Edgaro (Anglio), li kaj Dunstan subtenis Eduardon la Martiron kontraŭ la pretendo de Ethelred la Malpreta al la angla trono.

Li mortis la 29-an de februaro 992 dum li lavis la piedojn de malriĉuloj, kiel li kutime faris ĉiutage dum karesmo. Preskaŭ tuj estis laŭdiroj pri mirakloj. Lia fest-tago estas la 28-an de februaro.

Vidu ankaŭ redakti