Oszkár BEREGI [oskAr], hungare Beregi Oszkár, (naskiĝis la 24-an de januaro 1876 en Budapeŝto, mortis la 18-an de oktobro 1965 en Holivudo) estis hungara aktoro kaj reĝisoro.

Oszkár Beregi

Biografio redakti

Oszkár Beregi devenis el juda familio. Li frekventis aktoran akademion en Budapeŝto, ekde 1895 li ricevis rolojn en diversaj teatroj. Inter 1899-1907 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste 3 jarojn li aktoradis en Berlino. Poste li revenis al Nacia Teatro. En 1920 pro politika afero li migris al Vieno. Baldaŭe li vivis en Usono, sed en 1930 li hejmenvenis. Dum la 2-a mondmilito li ne ricevis rolojn. En 1946 li migris al Los Angeles. Li estis framasono laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono).

Liaj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti