Oszkár Keller

hungara biologo, zoologo kaj altlerneja instruisto

Oszkár Keller [oskAr keler], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Keller Oszkár Béla estis hungara biologo, zoologo, altlerneja instruisto.

Oszkár Keller
Persona informo
Naskonomo Keller Oszkár Béla
Naskiĝo 16-an de decembro 1882 (1882-12-16)
en Pétervására
Morto 24-an de majo 1955 (1955-05-24) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologo
vdr

Oszkár Keller[1] naskiĝis la 16-an de decembro 1882 en Pétervására, li mortis la 24-an de majo 1955 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Oszkár Keller maturiĝis en gimnazio en Eger, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo ekde 1904 li estis asistanto en la universitato, kie li doktoriĝis en 1906. Li akiris plian diplomon en 1908 en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), poste li instruis en Georgikon. En 1912 li studvojaĝis al Germana Imperio kaj Aŭstra Imperio. Hejmenveninta li atingis la rangon ordinara profesoro, en 1918 li estis nomumita katedrestro. Tiutempe li gvidis ankaŭ la botanikan ĝardenon, ekde 1922 ankaŭ la meteologian stacion. Ekde 1949 pro provizora ĉeso de Georgikon li instruis plu ĝismorte en simila universitato en Budapeŝto. Li edziĝis en 1933.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A csontos halak elő- és közbülső agyának alaktana (1904, premiita)
  • A gyakoribb mezőgazdasági állati kártevők vegyi szerekkel való írtása (1936)
  • Fontosabb gerinces állati kártevők és írtásuk (1938)
  • Általános állattan (studenta lernolibro, 1953, 1955)
  • Rendszeres állattan (studenta lernolibro, 1951, 1958, 1962)

Fontoj redakti

Referencoj redakti