Oszkár Laubheimer
Oszkár Laubheimer [oskAr laŭbhejmer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Laubhaimer Oszkár István estis hungara notario.
Oszkár Laubheimer | |
---|---|
Oszkár Laubheimer | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de aŭgusto 1852 en Nagymarton (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 20-an de decembro 1918 en Alsólendva (Hungara Popola Respubliko (1918-1919)) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | notario |
Oszkár Laubheimer[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1852 en Nagymarton (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Mattersburg en Aŭstrio), li mortis la 20-an de decembro 1918 en Alsólendva (Hungara Popola Respubliko (1918-1919), nuntempa Lendava en Slovenio).
Biografio redakti
Oszkár Laubheimer akiris juran diplomon en 1880, poste li havis postenon en Sopron. Ekde 1885 li estis notario de Alsólendva ĝismorte. Li apartenis al kremo de la urbeto, lia vilao estis ofta kunvenejo de tiuj figuroj, kiuj strebis por evoluo de Alsólendva. Li edziĝis en 1887.
Memorigiloj redakti
- lia vilao estas nun biblioteko kaj kulturcentro (Knjižnica - Kulturni center Lendava); sur la vilao estas memortabulo (2015) [1] Arkivigite je 2017-12-04 per la retarkivo Wayback Machine