Oszkár Winkler [oskAr vinkler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Winkler Oszkár estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Oszkár Winkler
Busto pri Oszkár Winkler
Busto pri Oszkár Winkler
Persona informo
Naskonomo Winkler Oszkár Béla Lajos
Naskiĝo 19-an de januaro 1907 (1907-01-19)
en Sopron
Morto 19-an de decembro 1984 (1984-12-19) (77-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektoinstruisto
vdr
Memortabulo pri Oszkár Winkler

Oszkár Winkler[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1907 en Sopron, li mortis la 12-an de decembro 1984 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 19-a) en Sopron.

Biografio redakti

Oszkár Winkler akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1930, poste li studvojaĝis en Italio kaj Germanio helpe de stipendio. Hejmenveninta li laboris en Budapeŝto, sed en 1934 li revenis al Sopron, kie li malfermis atelieron. Ekde 1948 li instruis en la arkitektura fakultato de Sopron, kie inter 1964–1969 li estis dekano. Same en 1948 la atelieron li transformis ŝtata laborejo, kiun li gvidis jardekon. Inter 1957-1962 li estis laborejestro-ĉefarkitekto en Győr. En 1963 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1953. Lia edzino naskis kvarfoje.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • elvidejo en Sopron (1936)
  • domo de Winkler (1936)
  • universitata domo en Sopron (1943)
  • sidejo en Kecskemét (1948–1949, kunarkitekto)
  • kulturdomo en Sopron (1951-1952)
  • kulturdomo en Budapeŝto (1952-1954)
  • kinejo en Zalaegerszeg (1956–1960)
  • feriejo en Keszthely (1966)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Erdészeti építéstan, 1-2. (studenta lernolibro, 1950)
  • Építéstani enciklopédia geofizikus és olajmérnökhallgatók részére (studenta enciklopedio, 1958)
  • Faipari üzemek épületei (1965)
  • Fa és faalapanyagú épületek (1975)
  • Alvar Aalto (1982)

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1933)
  • Sopron (1964)

Memorigiloj redakti

  • busto kaj memortabulo en Sopron

Fontoj redakti

Referencoj redakti