Otakar Batlička

ĉeĥa radioamatoro, vojaĝisto, verkisto kaj batalanto kontraŭ faŝismo

Otakar Batlička (naskiĝis la 12-an de marto 1895 en Prago - mortis la 13-an de februaro 1942 en Mauthausen) estis ĉeĥa radioamatoro, vojaĝisto, verkisto kaj batalanto kontraŭ faŝismo.

Otakar Batlička
Persona informo
Naskonomo Otokar Jan Batlička
Naskiĝo 12-an de marto 1895 (1895-03-12)
en Královské Vinohrady
Morto 13-an de februaro 1942 (1942-02-13) (46-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Prago vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • Radioamatora operatoro • aventuristo • mondovojaĝisto • vojaĝisto vd
Laborkampo Rezistado dum la Dua Mondmilitovojaĝa literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
memortabulo pri Otakar Batlička en la strato Čiklova en Prago

Li travojaĝis multajn landojn kaj lia migrado kreiĝis bazo por verkado de liaj aventuraj libroj por junuloj. Dum la 2-a mondmilito li fariĝis membro de la rezista grupo "Obrana národa", por kiu li kiel radiotelegrafisto havigadis konekton kun Londono.

Poste li estis kaptita kaj en 1942 en Mauthausen mortpafita.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio de verkoj de kaj pri Batlička[rompita ligilo] el la datumbazo de Ĉeĥa nacia biblioteko