Otfried Mylius

germana verkisto

Otfried MYLIUS (vere: Karl Müller; naskiĝinta la 8-an de februaro 1819 en Stutgarto, mortinta samloke la 28-an de novembro 1889) estis germana verkisto.

Otfried Mylius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1819 (1819-01-01)
en Stutgarto
Morto 30-an de novembro 1888 (1888-11-30) (69-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistoredaktorotradukisto
vdr
La tomboj de la Ŝtaŭfoj en Lorch (Virtembergo) - videblas tio en la libro Kloster Lorch und die Hohenstaufengräber de Mylius, paĝo 313

Vivo kaj verkoj redakti

Post trejniĝo libropresista li ekstudis en 1840 ĉe la universitato de Tübingen kaj gvidis inter 1842 kaj 1868 la redakcion de la gazeto »Erheiterungen« en Stutgarto. poste li eniris la redakcion de »Allgemeine Familienzeitung« kaj estis ekde 1884 redaktoro de la Cotta-a gazeto »Ausland«.

Kiel romanverkisto li unue aperis per »Des Lebens Wandelungen« (sub la pseudonimo Fr. von Elling, Stuttgart 1854, 3 vol.), antaŭ la publikigo de historiaj romanoj kiel: »Graveneck« (Stutgarto 1862; 2-a eldono, Lepsiko 1872) kaj »Die Irre von Eschenau« (Stutgarto 1869, 2 Bde.), kie rakontatas la erao de duko Karlo Eŭgenio (Virtembergo); la kulturbildo: »Neue Pariser Mysterien« (Stutgarto 1863, 3 vol.) kaj »Neue Londoner Mysterien« (Stutgarto 1865–67, 4 Bde.); krome: »Das Testament von St. Helena« (Stutgarto 1868 bis 1869, 2 Bde.); »Die Weiße Frau« (Stutgarto 1868–1873, 3 Bde.); »Die Türken vor Wien« (Lepsiko 1870); »Am Hof der nordischen Semiramis« (Hanovro1873, 2 Bde.); »Ein verlorner Sohn« (Jena 1874); »Iphigenie« (Hanovro 1875); »Die Opfer des Mammon« (Hanovro 1882) ktp.

Ekster tio li skribis rakontojn kaj novelojn (elekto, Lepsiko 1874, 2 vol.) kaj serion da klerigaj porjunulaĵoj. Li editoris la unuan germanan version de la libro »Der Shakespeare-Mythus« de A. Morgan (Lepsiko 1885).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 14. Leipzig 1908, p. 235 kio relegeblas tie ĉi interrete.