Othmarsingen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Othmarsingen (stacidomo). |
Othmarsingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 24′ 10″ N 8° 13′ 0″ O / 47.40278 °N, 8.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 10″ N 8° 13′ 0″ O / 47.40278 °N, 8.21667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2335 |
Areo | 4,71 km² |
Alteco | 397 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5504 |
Komunumkodo | 4205 |
Pri la komunumo
redaktiOthmarsingen estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
redaktiOthmarsingen situas ambaŭflanke de la rivero Bünz sudoriente de la distriktĉefurbo Lencburgo. Sudoriente de la vilaĝo leviĝas la monteto Berg, kiu estas parto de la montoĉeno Wagenrain kaj formas la naturan limon al la valo de la rivero Reuss. Al la komunumo ankaŭ apartenas la setlejo Steinhof.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,71 km², de kiuj 1,92 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,15 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 542 m s.m. sur la monteto Berg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 385 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Bünz.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Othmarsingen limas en nordo al Brunegg, en nordoriento al Mägenwil, en oriento al Hägglingen, en sudoriento al Dottikon, en sudo al Hendschiken, en sudokcidento al Lencburgo, kaj en okcidento al Möriken-Wildegg.
Trafiko
redaktiEn Othmarsingen kruciĝas la du gravaj fervojlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno tra Araŭo kaj Lencburgo al Zuriko kaj de Bazelo tra Brugg al Arth-Goldau.
Othmarsingen estas ankaŭ la krucpunkto de la kantonaj ĉefvojoj de Wohlen al Brugg kaj de Lencburgo al Baden. Krome la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas tra ĝia teritorio.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Othmarsingen datiĝas el la jaro 1184 kiel Otewizzingin. En mezepoko en Othmarsingen regis la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Rupperswil kaj post ties formortoj al la Senjoroj de Hallwyl.
En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Othmarsingen nun troviĝis por preskaŭ 400 jaroj sub berna servuteco. En la jaro 1484 Berno transprenis la malaltan jurisdikcion mem kaj Othmarsingen fariĝis la ĉefloko de subvoktejo de la voktejo Lencburgo en Berna Argovio.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Othmarsingen fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiDistrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |