Otis Ray Redding Jr. (9a de Septembro, 1941 – 10a de Decembro, 1967) estis usona kantisto, kantoverkisto, diskoproduktisto, aranĝisto kaj talentoserĉisto. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj kantistoj en la historio de la usona popola muziko kaj ŝlosila artisto en soulo kaj en ritmenbluso. La kantostilo de Redding akiris inspiron el la gospelo kiu antaŭis la ĝenron. Lia kantomaniero influis multajn aliaj soul-artistojn de la 1960-aj jaroj. Dum sia vivodaŭro, liaj diskoj estis produktitaj de Stax Records, kun sidejo en Memfiso, Tenesio.

Otis Redding
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1941 (1941-09-09)
en Dawson
Morto 10-an de decembro 1967 (1967-12-10) (26-jaraĝa)
en Madison
Mortokialo aviadila akcidento
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ballard-Hudson High School
Familio
Edz(in)o Zelma Redding
Infano Otis Redding III
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://otisredding.com
vdr

Kariero redakti

Redding naskiĝis en Dawson, Georgio, kaj estante 2-jaraĝa, translokiĝis al Macon, Georgio. Redding lasis lernejon estante 15-jaraĝa por subteni sian familion, laboris kun la akompana bando de Little Richard, nome Upsetters, kaj ludante por talentospektakloj ĉe la historia Teatro Douglass en Macon, Georgio. In 1958, li aliĝis al la bando de Johnny Jenkins, nome Pinetoppers, kun kiu li turneis tra Suda Usono kiel kantisto kaj ŝoforo. Neprogramita apero en registrosesio de Stax kondukis al kontrakto kaj al sia unua simplaĵo, "These Arms of Mine", en 1962.

Stax publikigis la komencan albumon de Redding nome Pain in My Heart, du jarojn poste. Dekomence populara ĉefe ĉe afrik-usonanoj, Redding poste atingis pli ampleksan tutusonan pop-muzikan publikon. Kun sia grupo, li unue ludis por malgrandaj koncertetoj en Suda Usono. Li poste ludis ĉe la populara Los-Anĝelesa noktoklubo Whisky a Go Go kaj turneis en Eŭropo, precize ludis en Londono, Parizo kaj aliaj ĉefaj urboj. Li ludis ankaŭ en la Montereja Festivalo en 1967.

Tuj antaŭ sia morto en aviakcidento, Redding verkis kaj registris sian ikonan "(Sittin' On) The Dock of the Bay" kun Steve Cropper. Tiu kanto iĝis la unua postmorta unuaranga disko kaj en la listo de Billboard kaj en la listo de R&B/Hip-Hop Songs. La albumo The Dock of the Bay estis la unua postmorta albumo kiu atingis unuarangon en la listo de Unuiĝinta Reĝlando. La subita morto de Redding ruinigis Stax. Jam bankrotonta, la firmao tuj malkovris, ke la filio Atco de Atlantic Records posedis la rajtojn de sia tuta kantokatalogo.

Redding ricevis multajn postmortajn omaĝojn, kiel la premio Grammy pro Vivodaŭra Atingaro kaj enkonduko en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kaj en la Kantoverkista Famulejo. Aldone al "(Sittin' On) The Dock of the Bay," "Respect" kaj "Try a Little Tenderness" estas inter liaj plej bone konataj kantoj.

Diskaro redakti

 
"Otis Redding Sittin' on the Dock of the Bay", statuo en Gateway Park fare de Bradley Cooley kaj Bradley Cooley, Jr de Bronze By Cooley, 2003.

Studiaj albumoj redakti

  • Pain in My Heart (1964)
  • The Great Otis Redding Sings Soul Ballads (1965)
  • Otis Blue: Otis Redding Sings Soul (1965)
  • The Soul Album (1966)
  • Complete & Unbelievable: The Otis Redding Dictionary of Soul (1966)
  • King & Queen (1967)

Postmortaj studiaj albumoj redakti

  • The Dock of the Bay (1968)
  • The Immortal Otis Redding (1968)
  • Love Man (1969)
  • Tell the Truth (1970)
  • Remember Me (1992)

Eksteraj ligiloj redakti