Oto de Kleve (naskiĝinta proksimume 1278; mortinta la 29-an de oktobro 1310 en Horstmar) estis de 1305 ĝis 1310 Grafo de Kleve.

Oto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1278 (1278-01-01)
Morto 29-an de oktobro 1310 (1310-10-29) (32-jaraĝa)
en Horstmar
Familio
Patro Ditriĥo la 6-a/8-a
Patrino Margareta van Gelre
Frat(in)oj Anna von Kleve • JohanoDitriĥo la 7-a/9-a
Edz(in)o Mechtild von Virneburg • Adelheid von der Mark
Infano Irmengarde von Kleve
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Vivo redakti

Oto naskiĝis proksimume 1278 kiel plej aĝa filo de Grafo Ditriĥo la 6-a de Kleve kaj ties unua edzino Margareta de Geldern, filino de Graf Oto de Geldern. Ekde 1297 li estas menciita kiel juna grafo de Kleve kaj finfine ekokupis la postadon de sia patro mortinta la 4-an de oktobro 1305. Je tio li devis okupiĝi pri la pretendoj de sia duonpatrino Margareta de Nov-Kiburgo kaj de siaj duonfratoj Ditriĥo kaj Johann.

En 1308 Oto geedziĝis kun Meĥtilda de Virneburg, nevino de la kolonja ĉefepiskopo Henriko la 2-a de. Post la frua morto de Oto Meĥtilda provis kune kun sia praonklo kaj la grafoj de Mark venkigi la heredpretendojn de sia ununura filino Irmgarda de Kleve. La postsekvon tamen finfine ekokupis lia duonfrato Ditriĥo la 7-a/9-a.

Lia filino Irmgarda (mortinta en 1362) estis komence edzinigata kun Adolfo la 2-a de Mark. En ŝi estis eksedziĝinta de li en 324, proksimume 1324 ŝi geedziĝis kun Johano de Arkel (mortinta en 1355).

Fonto redakti

Literaturo redakti

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve (Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11). Schwann Verlag, Duseldorfo 1972, ISBN 3-508-00161-X (samtempe doktortezo, Universitato je Bonn 1968).