Ottó Haszpra

hungara esperantisto

Ottó Haszpra ([otTO HAspra] ; naskiĝis la 11-an de septembro 1928 en Budapeŝto, mortis la 18-an de aprilo 2012 en Budapeŝto) estis hungara hidrologo, profesoro kaj esperantisto.

Ottó Haszpra
Persona informo
NomoOttó Haszpra
Dato de naskiĝo11-a de septembro 1928
NaskiĝlokoBudapeŝto
Dato de morto18-a de aprilo 2012
MortolokoBudapeŝto [+]
Aĝo je morto83
Okupoj kaj profesioj
Okupojhidrologo, profesoro kaj esperantisto
Geografio
ŜtatoHungario
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Ceteraj informoj
HonorigoHonora Membro de UEA [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Scienca kariero redakti

Prof. d-ro Ottó Haszpra estas emerita profesoro de hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, membro de la Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1998, ordinara en 2004), membro de Akademio de Esperanto. Liaj sciencaj publikaĵoj nombras ĉ. 300 en sep lingvoj.

Li studis en la Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1952 li akiris magistrecnivelan diplomon de konstruinĝeniero.

Inter 1951-1956 li instruis inĝeniermatematikon en la fakultato de la menciita universitato en Szolnok kaj esploris pri nomografio. En la jaroj 1957-1979 li realigis hidraŭlikan esploradon kaj fariĝis vicdirektoro ĉe la Esplorcentro pri Akvomastrumado VITUKI Budapest. Inter 1964-1977 li ankaŭ instruis en la Teknika Universitato.

En 1966 li akiris titolon "Kandidato de la teknika scienco" (C. Sc.) de la Hungara Scienca Akademio, en 1967 "Dr. tech." de la Teknika Universitato Budapest, en 1973 "Doktoro de la Teknika Scienco" (Dr. Sc.) de la Hungara Scienca Akademio. Inter 1983-1994 membro de la Tutlanda Scienca Kvalifika Komitato findecida pri doktorigoj.

Li faris esplorojn en multaj terenoj de fluidmekaniko. Ekde 1979 orda profesoro de hidraŭliko kaj fluidmekaniko en la Teknika Universitato Budapest. Lekcias kaj supervidas en la hungar- kaj anglalingva inĝenieredukado kaj doktorando-preparado. Inter 1982-1992 direktoro de la universitata "instituto pri akvomastrumado kaj hidrotekniko". En 1994 li ricevis la titolon "Eur Ing" de FEANI. Poste li koncentriĝis al la instruado de doktorandoj.

Laboro por Esperanto redakti

Haszpra lernis Esperanton en 1958 kaj membriĝis ĉe Hungaria Esperanto-Asocio en 1962. En ĝi li aktivis kiel komitatano (1965-1990), estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990).

Li estas fakdelegito de UEA pri inĝenierado ekde 1972, estis komitatano de UEA (1980-1990) kaj estrarano pri faka agado 1986-1989). Ekde 2004 li membras en la Akademio de Esperanto.

Li estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974-1979), gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-1985), redaktoro de la rubrikoj Medio kaj Scienco de la magazino MONATO (2000 - 2002).

Li aperigis multe da sciencaj kaj popularsciencaj artikoloj en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakvortaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj.

En 2006 li fariĝis Honora membro de UEA.

Verkoj (elektitaj) redakti

  • Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888 - 2000 (En: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAVA-PECH)
  • Esperanto - lingvo de la natursciencoj kaj tekniko: 1887-1986 (Rotterdam: UEA, 1988.)
  • Eszperantó kezdöknek és haladóknak (1997)
  • Kritika trarigardo de la provoj modernigi la Fundamentan alfabeton de la komencoj ĝis 2001 (Chapecó: Fonto, 2001.)
  • Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (En: Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke)
  • Regionaj efikoj al la grundakvo far la akvonodaro Gabičíkovo-Nagymaros (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko, KAVA-PECH)
  • Savo de la termobanejo de Héviz (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo)
  • Spertoj kaj proponoj pri la apliko de Esperanto en la sciencoj kaj fakoj (En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj)
  • Tendencoj kaj taskoj en la scienca kaj faka aplikado de Esperanto (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko)
  • La vera kosto de multlingveco (1978)
  • La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala kosto de la mapliigo (2002)
  • Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005). Hungare legeblas je: http://www.mta.hu/fileadmin/szekfoglalok/000283.pdf

Tradukoj redakti

  • Jókai, Mór: La Leaotungaj hometoj (1996)
  • Wisnovszky, Iván: La akvo kaj la homo en Hungarlando (1966)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti