Ottó Schöck
Ottó Schöck [ŝOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöck Ottó estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, klavaristo, kantisto, komponisto, tekstopoeto).
Ottó Schöck | |
---|---|
![]() Ottó Schöck | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1946 en Győr |
Morto | 16-an de junio 1999 (52-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • komponisto |
Ottó Schöck [1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1946 en Győr, li mortis la 16-an de junio 1999 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ottó Schöck maturiĝis en teknika mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1964, sed li interesiĝis pri la britaj ŝlagroj (ekzemple Beatles). Li muzikadis en ŝlagrorkestro Metro (rokgrupo) inter 1963-1970. Laŭ la tiamaj kutimoj li faris preskaŭ ĉion, verkis tekstojn, komponadis, gitaris, klavaris, kantis. Post ĉeso de Metro li fondis propran ŝlagrorkestron kaj ili muzikadis plej ofte eksterlande, tamen sen menciindaj sukcesoj.
Liaj filmojRedakti
- Ezek a fiatalok (1967)
- 12 óra tánc (televida, 1970)
Elektitaj ŝlagrotekstojRedakti
- A festő és a fecskék
- Bell, a részeges kutya
- Fák, virágok, fény (gajninto de la Hungara Kantokonkurso (1971) interpretita de Sarolta Zalatnay
- Fekete Pál
- Gyémánt és arany
- János bácsi pipája
- Nem vagyok én apáca
FontojRedakti
- anglalingva biografio kun foto
- [1] Arkivigite je 2019-06-27 per la retarkivo Wayback Machine