Ottó Szabó
Ottó Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Ottó estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia patro estis Ernő Szabó (aktoro).
Ottó Szabó [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1920 en Szigetvár, li mortis la 30-an de novembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ottó Szabó devenis el juda familio. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Nagyvárad) en 1943. Inter 1948 kaj 1956 li apartenis al Nacia Teatro Trupo Tompa Miklós de Târgu Mureș, poste li translokiĝis al Hungario. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) (1956–1960, 1971-1974)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1960–1965)
- Teatro József Attila (1965–1971)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1974–1976).
Ekde 1976 li estis ĉefe dublada aktoro en produktejo de filmoj. Li ricevis premion en 1963.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- József Katona: Bánk bán - titolrolo; Ottó
- Schiller: Maria Stuart - grafo de Leicester
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő ĉefduko Ferdinánd
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Bogáncs’‘ (1958)
- ‘‘Harlekin és szerelmese’‘ (1966)
- ‘‘Ki látott engem?’‘ (1977)
- ‘‘Macskafogó’‘ (1986)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Szívroham’‘ (1964)
- ‘‘Az elefánt’‘ (1978)
- ‘‘Szomszédok’‘ (serio, 1989-1998)
Dubladaj roloj redakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Edward Asner, Ernest Borgnine, Wilford Brimley, Robert Brown, Eddie Constantine, James Doohan, Alec Guinness, Obi-Wan Kenobi, Herbert Lom, Fernando Rey, Max von Sydow, Horst Tappert, Eli Wallach, Orson Welles kaj aliaj [2]
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- [3]