Ottó Szokolay
Ottó Szokolay [sokolai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szokolay Ottó estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estas Szokolai.
Ottó Szokolay | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de majo 2018 (80-jara) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ottó Szokolay [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1937 en Kispest kaj mortis la 27-an de majo 2018.
BiografioRedakti
Ottó Szokolay komence estis laboristo, sed li apartenis ankaŭ al la fabrika amatora trupo. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961, poste li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Post 2 jaroj li soldatiĝis, poste en la teatra jaro 1963 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1965 li estas membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 4 premiojn inter 1976-2014.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- William Shakespeare:
- La ventego - Francisco
- Reĝo Lear - duko Burgund
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Rikardo la 2-a - Green
- Henriko la 4-a - Worcester
- La Vintra Fabelo - ĉambelano
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - arkianĝelo Gabrielo
- Molière:
- Tartufo - Cléante
- La Avarulo - policoficiro
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Szalavec (polickapitano)
- József Katona: Bánk bán reĝo Andreo la 2-a (Hungario)
Elektitaj kinaj filmaj rolojRedakti
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- A szabadság katonái (1977)
- A vörös grófnő (1985)
- Szabadság, szerelem (2006)
Elektitaj televiziaj filmaj rolojRedakti
- ‘‘Princ, a katona’‘ (serio, 1967)
- ‘‘Czillei és a Hunyadiak’‘ (1975)
- ‘‘Széchenyi napjai’‘ (1985)
- ‘‘Hóesés a Vízivárosban’‘ (2004)
Dubladaj rolojRedakti
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de David Carradine, Steve Martin, Peter O’Toole, Martin Sheen, Dennis Weaver kaj aliaj [2]