Ottó Táborszky [tAborski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Táborszky Ottó estis hungara inĝeniero, muzeestro. Lia familia nomvarianto estis Táborsky.

Ottó Táborszky [1] naskiĝis la 26-an de julio 1852 en Habsburga Imperio en Pöltschach (nuntempa Poljčane en Slovenio). Li mortis la 6-an de aprilo 1902 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pri lernojaroj de Ottó Táborszky mankas informoj, eble li studis en Vieno. Ágoston Trefort nomumis lin muzeestro de teknologia industria muzeo, li havis tiu ĉi postenon 19 jarojn. Li instruis ankaŭ sciojn pri la industrio. Inter 1889 kaj 1901 li redaktis fakrevuon Technológiai Lapok.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gőzkazánok (1886)
  • A lokomobilok szerkezete és kezelése (1887)
  • A magyar kir. technológiai ipar-múzeum (1896)
  • Jelentés a m. kir. technologiai iparmúzeum működéséről 1887-1900 (1888-1900)

Fontoj redakti