Otto C. Lange

(Alidirektita el Otto C. LANGE)

Dana esperantisto

Otto C. LANGE (naskiĝis 1898 - mortis la 7-an de decembro 1979 en Kopenhago estis dana esperantisto.

Li lernis la Internacian Lingvon en 1924, dum multaj jaroj prezidis la lokan E-klubon en Odense, estis 17 jarojn estrarano kaj 8 jarojn prezidanto de la antaŭa Centra Dana Esperantista Ligo, kies honora membro li fariĝis en 1958. Dum pli ol kvarona jarcento Lange estis komitatano de UEA, partoprenis en multaj Universalaj Kongresoj, jarojn longe membris en UEA kiel subtenanto, funkciis kiel delegito kaj fakdelegito. En Danio Lange estas konsiderata unu el la plej meritplenaj aktivintoj en la landa E-movado.