Otto Paul Hermann DIELS [dils] (1876-1954) estis germana kemiisto, lia plej notinda laboro estis farita kun Kurt Alder (1902-1958) pri metodo por diena sintezo, pli konata kiel "Reakcio Diels-Alder", kaj ambaŭ ricevis Nobel-Premion pri Kemio, en 1950, pro tiu esploro. Ilia metodo por sintezado de ciklaj organikaj komponaĵoj montriĝis altvalora por la manufakturo de sinteza kaŭĉuko kaj plastaĵoj.

Otto Diels
Nobel-premiito
Persona informo
Otto Diels
Naskiĝo 23-an de januaro 1876 (1876-01-23)
en Hamburgo,  Germanio
Morto 7-an de marto 1954 (1954-03-07) (78-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Patro Hermann Diels vd
Gefratoj Ludwig Diels • Paul Diels vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Hermann Emil Fischer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li finis sian studon en la Universitato de Berlino, kie li pli malfrue laboris. Diels dungiĝis en la "Universitato de Kielo" kie li kompletigis la laboron kiu donis al li la Nobel Premio, kaj tie li restis ĝis sia emeretiĝo en 1945. Diels estis edziĝinta kaj havis kvin infanojn. Diels malkovris la karbonan suboksidon[1] en 1927 kaj faris gravajn kontribuaĵojn por la kemio de la steroloj

Biografio redakti

La familio de Otto Diels translokiĝis al Berlino kiam li estis nur dujara. Li faris siajn unuajn studojn en la Gimnazio Joachimsthaler, fondita en 1607, antaŭ ol vizitadi la Universitato de Berlino en 1895, kie Emil Fischer (1852-1919) estis lia profesoro pri kemio, kaj tie li diplomiĝis en 1899, fariĝante asistanto de sia profesoro. Post du jaroj li engaĝiĝis en la "Universitato de Kielo", kie li fariĝis direktoro de la kemia departemento kaj tie li restis ĝis la fino de sia kariero. En 1925 kaj 1926 li estis elektita rektoro de la universitato. Unu el lia ĉefaj interesoj estis la kemio de la steroloj. Li malkovris ke la steroloj povus malhidrogenizi por estigi la hidrokarbonidojn C18H16. Li same esploris la strukturon kaj sintezis la kantaridinon[2].

En 1928 Diels kaj Alder malkovris ke la maleata anhidrido[3] perforte reakcias kun la "butadueno" por estigi la cis-1,2,3,6-kvarhidroftalatan anhidridon. Li oksidis la kolesterolon[4] kaj formis la acidon de Diels (iu dukarboksilata acido kun alta fandpunkto) kaj ankaŭ estis profesoro pri filologio en la Universitato de Berlino. Liaj tre infanoj sekvis la paŝojn de la patro kiel akademiuloj: Ludivko, la plej maljuna, estis profesoro pri botaniko en la Universitato de Berlino, kaj lia plej juna filo estis profesoro pri la slavaj lingvoj en la "Universitato de Vroclavo". Por ricevis sian diplomon pri doktoreco li defendis tezon pri la cianurata kombinaĵoj.

Lia verko "Enkonduko al Organika Kemio", lanĉita en 1907, ricevis 22 eldonojn kaj estis sinsekve publikigita ĝis 1966. En 1922 li publikigis la "Enkondukon al eksperimenta neorganika kemio". La 2-a Monda Milito detruis la vivon de Diels: Liaj du filoj Hans Otto kaj Klaus estis murditaj ĉe la rusa batalfronto. En 1944, aliancitaj bombardadoj detruis kaj liajn laboratoriojn kaj lia domo, kaj en 1945 li edzino mortis. Antaŭ tiom malfeliĉa situacio, en 1945, Diels petis sian emeretiĝon el la universitato. Tamen, li restis kun sia ekipo ĝis 1948, kiam lia sukcedanto estis nomumita, kaj daŭrigis sian postenon kiel profesoro ĝis 1950. Post tio, li sano malpliboniĝis pro la artrito kaj en la 7-a de marto 1954 li mortis pro koratako, aĝante 78 jarojn.

Selektita verkaro redakti

  • Zur Kenntnis der Cyanurverbindungen, 1899
  • Einführung in die organische Chemie, 1907
  • Einführung in die anorganische Experimentalchemie, 1922

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Name Reactions in Organic Chemistry, Alexander R. Surrey
  2. Heterocyclic Chemistry, H. Suschitzky, Otto Meth-Cohn
  3. Maleic Anhydride, B. Trivedi
  4. Robert Burns Woodward: Architect and Artist in the World of Molecules, Otto Theodor Benfey, Peter John Turnbull Morris