Otto Jonas LINDBLAD (31 de Marto, 1809 – 26a de Januaro, 1864), estis sveda komponisto. Li estas fama ĉefe pro la muzikigo de Kungssången, nome la sveda reĝa himno.

Otto Lindblad
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1809 (1809-03-31)
Morto 26-an de januaro 1864 (1864-01-26) (54-jaraĝa)
en Norra Mellby church parish
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Lund
Okupo
Okupo komponistosonorilistoviolonistoĥorestrodirigento
vdr
Busto honora al Otto Lindblad.

Otto Lindblad estis la filo de pastoro. Li naskiĝis en Karlstorp kaj ĉeestis en gimnazio en Växjö. En 1829 li komencis akademiajn studojn en la Universitato de Lund. En Lund, li formis grupon kun A. E. Christernin kaj J. Meurling, kune kun kiuj li ludis kaj kantis tipon de tripartaj muzikpecoj. La grupo iĝis konata kiel "muzika trifolia bando". En 1836 li finis siajn studojn kaj tute dediĉis sian tempon al muziko. Du jarojn poste li formis la Asocion de Lund-Studentaj Kantistoj. La 5an de Decembro 1844 li prezentis la Reĝan Himnon por la unua fojo, je celebro por la reĝo Oskaro la 1-a.

En 1846 Lindblad entreprenis nacian turnenon kun la menciita Lunds Studentsångförening. La enspezo de la turneo estis uzota por studenta loĝado en Lund, sed la profito estis tro malgranda kaj ili sukcesis alporti hejmen nur 1500 riksdaler. Printempe de 1847 li enposteniĝis kiel pastoro kaj organisto en Mellby. Li edziĝis al Emma Andersson en 1855. Ties nura filo, nome filino, mortiĝis infane. Otto Lindblad mortiĝis en Norda Mellby je aĝo de 55 jaroj, post longa periodo de malsano.

Komponoj redakti

  • "Trollhättan"
  • "Längtan till landet" (pli bone konata kiel "Vintern rasat ut...")
  • "Liten fågel"
  • "Minnets temple"
  • "Sångfåglarne"
  • "Till konung Oscar I"
  • "Ur Shakespeares Henrik III"
  • "Ångbåtssång"
  • "Kungssången" - Reĝa Himno

Referencoj redakti