Friedrich Wilhelm Otto MODERSOHN (22a de februaro 1865, Soest – 10a de marto 1943, Rotenburgo) estis germana pentristo de pejzaĝoj. Li estis kunfondinto de la Artokolonio de Worpswede. Li anis ĉe Berlina secesio.

Otto Modersohn
Persona informo
Naskonomo Friedrich Wilhelm Otto Modersohn
Naskiĝo 22-an de februaro 1865 (1865-02-22)
en Soest
Morto 10-an de marto 1943 (1943-03-10) (78-jaraĝa)
en Rotenburg
Tombo Q2122656
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf • Academy of Fine Arts, Karlsruhe
Familio
Frat(in)o Ernst Modersohn
Edz(in)o Paula Modersohn-Becker • Louise Breling • Helene Schröder
Infanoj Christian Modersohn • Ulrich Modersohn • Tille Modersohn • Elsbeth Modersohn • Tille Modersohn
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Otto Modersohn dormanta, de Paula Modersohn-Becker (1906).

Vivo redakti

 
Autuno en la marĉo (1895).

En 1884, li ekstudis en la "Kunstakademie Düsseldorf". Kvar jarojn poste, li translokiĝis al la Staatliche Akademie der Bildenden Künste Karlsruhe, kie li studis kun Hermann Baisch. En julio 1889, li faris sian unuan viziton al Worpswede kun Fritz Mackensen. En aŭgusto, Hans am Ende sekvis. Poste venis Fritz Overbeck (1893) kaj Heinrich Vogeler (1894); ĉiuj el ili studentoj el Düsseldorf. En 1895, ili prezentis sian unuan grupan ekspozicio en la "Kunsthalle Bremen". Ili estis kritikegitaj de la kritikistoj, sed sekvis al grava trarompo en la Munkena Glaspalast.

En 1897, la Artokolonio estis oficiale establita kaj Modersohn edziĝis al Helene Schröder (1868-1900), filino de Bremena komercisto. Du jarojn poste, li rezignis el la asocio, citante sian kontinuan luktadon por la persona, individua libero de ĉiu artisto. Vogeler kaj Overbeck same foriris.[1] LA venontan jaron, lia edzino mortis post longa malsano. En 1901, li reedziĝis. Lia nova edzino, Paula Becker, estis ankaŭ bone konata pentristo. Ŝi mortis en 1907, pro embolio, tuj post nasko al sia filino Tille.[2] Tiam, Modersohn sentis, ke li ne povas resti en Worpswede kaj translokiĝis al Fischerhude, najbara vilaĝo. Lia tria edzino estis Louise Modersohn-Breling, filino de la pentristo Heinrich Breling. Ŝi estis dekomence kantistino, sed ankaŭ pentris. Ili havis du filojn, nome Ulrich (1913-1943) kaj Christian, kiu same iĝis pentristo.

En 1911, kiam Kunsthalle Bremen aĉetis la pentraĵon de Van Gogh nome Kampo kun papavoj, Modersohn estis la nura artisto de Worpswede kiu subtenis la muzeon, konkludante ke naciismaj sentoj ne ludu rolon en la mondo de arto. En la 1920-aj kaj komenco de la 1930-aj jaroj, li kaj Louise faris etendajn studveturojn tra Germanio kaj, en 1933, li akiris malnovan kampardomon en Gailenberg en Bad Hindelang por uzi ĝin kiel studio. Tri jarojn poste, li blindiĝis en sia dekstra okulo, pro retina disiĝo. Tio devigis lin resti en sia studio anstataŭ pentri subĉiele. Li ricevis la premion Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft en 1940. Unu jaron antaŭ sia morto, li estis konvinkita paroli pri la temo de vidaj artoj en la Ministerio de Publika Klerigo kaj Propagando.

Verkaro redakti

 
Vilaĝa strato en printempo (1922),

El 1874 ĝis 1889, li koncentriĝis en malgrand-skalaj studaĵoj kaj pejzaĝoj, pentritaj rekte el la naturo en la subĉiela stilo propra de la Barbizona Skolo.[3] Post 1889, lia serĉo por vera natura stilo kondukis lin grade al pli kolorriĉaj toloj.[4] Ĉirkaŭ 1900, li kaj kelkaj aliaj artistoj de Worpswede ekfaris ilustraĵojn kaj desegnojn por Stollwerck, la germana ĉokoladkompanio.[5]

Arta interagado kun sia dua edzino, Paula, kondukis lin al la disvolvigo de stilo emfazante simplecon kaj humanecon, esprimitajn per sia moto "Das Ding an sich in Stimmung" (io kia, "La aĵo en si mem en bonfarto"). Kvankam la enhavo de la artaĵoj de sia edzino estis tre diferenca, li konsideris sian verkaron kiel komplemento al tiu lia.[6]

Post la Dua Mondmilito, oni establis la Muzeon Modersohn en Gailenberg kaj poste ĝi estis relokigita al Fischerhude.[7] Alia Muzeo Otto Modersohn prezentanta sian fruan verkaron en Westphalia malfermiĝis en Tecklenburg en 2015.[8]

Referencoj redakti

  1. Marina Bohlmann-Modersohn: Otto Modersohn - Leben und Werk, Eld. Gesellschaft Otto Modersohn Museum. e.V., Fischerhude 2005, p. 65 ff.
  2. Helmut Stelljes: Mathilde, die Tochter einer berühmten Worpsweder Malerin. Was geschah nach dem frühen Tod der Malerin Paula Modersohn-Becker mit der Tochter Tille Modersohn? En: Heimat-Rundblick. Geschichte, Kultur, Natur. Nr. 71, 4/2004 (Vintro 2004). Druckerpresse-Verlag, ISSN 2191-4257, pp. 4–5.
  3. Otto Modersohn: Tagebuch, 1884-1887, 18a de Majo 1887, p. 102 Archiv, Otto Modersohn Museum, Fischerhude
  4. Otto Modersohn: Tagebuch, Juli 1889 - Oktober 1890, p. 1 Archiv, Otto Modersohn Museum, Fischerhude.
  5. Goldoni, Maria: Eine Stollwerck-Serie von Heinrich Vogeler und Franz Eichert. En: Tagungsband Esslingen 2002, Arbeitskreis Bild, Druck & Papier.
  6. Marina Bohlmann-Modersohn: Otto Modersohn - Leben und Werk, Hrsg. Gesellschaft Otto Modersohn Museum. e.V., Fischerhude 2005, p. 190.
  7. Otto Modersohn Museum Arkivigite je 2018-08-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  8. Johannes Loy, "Neues Otto-Modersohn-Museum in Tecklenburg", Westfälische Nachrichten, 22a de oktobro 2015.

Bibliografio redakti

  • Kai Artinger: Otto Modersohns Langbehnsches Kunstideal, en: Strohmeyer/Artinger/Krogmann: Landschaft, Licht und niederdeutscher Mythos. Die Worpsweder Kunst und der Nationalsozialismus, VDG, Weimar 2000, ISBN 3-89739-126-0, Pages 117-130
  • Bernd Küster (1994), "Modersohn, Otto", Neue Deutsche Biographie (NDB), 17, Berlin: Duncker & Humblot, pp. 598–599; reta teksto
  • Marina Bohlmann-Modersohn: Otto Modersohn – Leben und Werk, Otto Modersohn Museum, Fischerhude 2005, ISBN 3-929250-05-5
  • Christian Modersohn: Das Erbe meines Vaters – Zwei Leben für die Kunst. Otto Modersohn Museum, Fischerhude 2005. ISBN 3-929250-06-3

Dokumenta filmo redakti

  • So weit und groß. Die Natur des Otto Modersohn, reĝisorita de Carlo Modersohn, verkita de Marina Bohlmann-Modersohn, rakontita de Hanns Zischler, produktorita de Otto Modersohn Museum, 76 min., 2010. Duminuta prezento en YouTube

Eksteraj ligiloj redakti