Otto Walder

svisa esperantisto
(Alidirektita el Otto WALDER)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Otto WALDER (naskiĝis 1911 - mortis la 11-an de januaro 1988 en Romanshorn) estis multjara ĉefdelegito de UEA (1946-1967) kaj unu el la plej elstaraj movadaj aktivuloj en Svislando dum pli ol 50 jaroj.

Otto Walder
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1910 (1910-11-30)
Morto 11-an de januaro 1988 (1988-01-11) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eĉ kiam li formetis siajn ĉefdelegitajn taskojn, Walder daŭrigis servi al UEA kiel peranto de periodaĵoj kaj libromendoj. Li estis dum jardekoj loka delegito kaj fakdelegito kaj plenumis diversajn funkciojn en la svisa movado. De 1942 ĝis 1945 kaj denove de 1972 ĝis 1979 kun eta interrompo en 1976 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Verkoj redakti

  • Enketo pri la stato de la pensiuloj
  • Esperanto in fünf Lehrbriefen
  • Svislando: dungado kaj instruado de la lokomotiv-personaro por vapor-, elektraj- kaj motor-lokomotivoj

Referencoj redakti