Otto Wilhelm Scharenberg

Otto Wilhelm Scharenberg (* 29-an de majo 1851 en Kiel; † 14-an de decembro 1920 en Erdmannsdorf en Gigantmontaro) estis germana arkitekto kaj konstruoficisto, ekde 1898 ĝis 1915 ĝi oficis kiel urba konstrukonsilisto en Lepsiko.

Otto Wilhelm Scharenberg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1851 (1851-05-29)
en Kiel
Morto 14-an de decembro 1920 (1920-12-14) (69-jaraĝa)
en Mysłakowice
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Scharenberg studis ĉe la berlina konstruadakademio resp. ĉe Teknologia Universitato Berlino. Li laboris ekde 1887 ĝis 1895 ĉe la konstruestrado de la regnojuĝeja domo en Lepsiko. Scharenberg estis sukcede de Hugo Licht ekde 1898 ĝis 1915 urba konstrukonsilanto kaj estro de la ofico por domkonstruado, li daŭre pregis la urban aspekton de Lepsiko.

Konstruaĵoj redakti

 
Suda tombejo de Lepsiko: Kapelo kun kremaciejo, konstruita en 1910 laŭ modelo de la monaĥejo Maria Laach

en Potsdamo

  • Kazerno de la 1-a gardoregimento

en Kameruno kaj Togolando

  • Registaraj domoj

en Lepsiko

  • 1899–1902: Heilanstalt Dösen
  • 1901: Reallernejo Lindenau (ekde 1928 „Helmholtzschule“), Helmholtzstraße 6
  • 1901: Urba orfejo (nun Haus der Demokratie), Bernhard-Göring-Straße 152
  • 1902: „Königin-Carola-Gimnazio“, Johannisplatz 6 (en 1943 militdetruita)
  • 1905–1907: Restaŭrado de Alten Börse
  • 1905–1910: Kapelo kun kremaciejo sur la suda tombejo
  • 1906–1907: 5-a distrikta fajrobrigadejo en Gohlis, Matthissonstraße 4
  • 1906–1909: Restaŭrado de la malnova urbodomo
  • 1907: Urba supra reallernejo (ekde 1927 „Leibnizschule“), Nordplatz 13
  • 1908–1910: 5-a reallernejo, Möbiusstraße 8, ekde 1935 Humboldtschule
  • 1908–1913: Malsanulejo Sankta Georgo en Eutritzsch
  • 1912–1913: Urba lombardejo (nun: financoficejo), Wilhelm-Liebknecht-Platz
  • 1913: Aviadistohejmo sur aerohaveno en Mockau
  • 1913–1915: Norda urba naĝejo, Eutritzscher Straße 21

kaj ankaŭ:

  • Schiller-Realgimnazio en Gohlis, Frickestraße 12
  • Policejo en Rosenthal, Waldstraße 175
  • Alkonstruaĵo de la buĉejo

Eksteraj ligiloj redakti