Ovide Decroly

belga psikologo

Jean-Ovide Decroly (Ronse, la 23an de julio 1871 - Uccle, la 10an de septembro 1932) estis belga pedagogo kaj psikologo, unu el la fondintoj de la scienca psikologio en Belgio. En tiu periodo studaĵoj okazis preskaŭ nur en la franca, do ankaŭ lia, kvankam li naskiĝis en Flandrio.

Ovide Decroly
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1871 (1871-07-23)
en Ronse
Morto 12-an de septembro 1932 (1932-09-12) (61-jaraĝa)
en Uccle, Bruselo
Lingvoj franca
Loĝloko Belgio
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo pedagogopsikologo • psikiatro • neŭrologo • instruisto
vdr

Li studis medicinon ĉe la Genta Universitato kaj duonjaron ĉe la Libera Universitato Berlino en 1898.

En 1901 li fondis lernejon por deviiĝintaj infanoj. Li provis objektive difini la mensan malfruiĝon kaj tial kreis serion da testoj. Laŭ li eblas multon ekscii pri la kapacitoj de iu provpersono ne nur per la analizo de la testrezultoj sed ankaŭ per observado de lia labormetodo.

Li i.a. kreis la skatolon de Decroly por testi la mekanikan-teĥnikan komprenpovon. La skatolo estis provizita de leviloj, aksoj kaj fermiloj kaj la provpersono devis mem malkovri kiel malfermi ĝin.

En 1907 li fondis 'L’école pour la vie, par la vie' (La lernejo por la vivo, per la vivo). Pli kaj pli li dediĉis sin al la organizado de instruado adaptita al mense handikapitaj infanoj.

La Plano Decroly redakti

En sia Plano Decroly, li fiksis la bazajn regulojn por socia adaptiĝo de biologia organismo, ĉi kaze de infanoj. Laŭ li instruado necesas por kontentigi la 'bio-sociajn bezonojn' de infanoj.