Ovobulo estas populara hastmanĝeto en Nord- kaj Orient-Nederlando. Tie ĝi haveblas en vendiloj, rapidmanĝejo kaj kafeterioj. Ekster la regiono la ovobulo preskaŭ ne estas konata. La unuaj ovobuloj estis frititaj en la komenco de la 1950-aj jaroj en la provinco Groningen.[1] Estas kredinda ke la ovobulo estas bazita sur la Scotch egg (Skota ovo), kiu estas preskaŭ identa, kaj pluraj jacentoj pli malnova.

Ovobulo kun flanke duona

Ovobulo konsistas el duona aŭ tuta senŝeligita kaj durkuirita ovo en raguo. La bulo estas panerigita kaj fritita en oleo. La raguo povas estis sen- aŭ kunvianda.

La plej grandan ovobulon en la mondo faris kelkaj studentoj je la 24-an de junio 2015 en rapidmanĝejo Friet van Piet en la urbo Groningen. Por tio oni uzis ovon de struto. La perimetro de tiu ovobulo estis 44 cm.[2]

Notoj redakti