ÁNYOS Pál István [anjoŝ pal iŝtvan] (Esztergár, la 28-an de decembro 1756Veszprém (urbo), la 5-an de septembro 1784) estis paŭlana monaĥo, instruisto, gravulo de la hungara sentimentala poezio.

Pál Ányos
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1756 (1756-12-28)
en Nagyesztergár
Morto 5-an de septembro 1784 (1784-09-05) (27-jaraĝa)
en Veszprém
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Pál Ányos
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en nobela familio, lernis en Győr, Veszprém, Pápa. Li aliĝis en 1772 al la paŭlana monaĥejo en Márianosztra, kie li alprenis al si la nomon Paŭlo. Li ekstudis en 1774 en la Reĝa Universitato de Nagyszombat, kie lin instruis András Dugonics kaj István Katona (historiisto); li konatiĝis ankaŭ kun Ábrahám Barcsay. Li iĝis filologia doktoro en 1776, en 1777 la universitato translokiĝis al Buda, pro tio li daŭrigis tie la teologiajn studojn. Tiam Ányos estis jam renoma poeto kaj konatiĝis eĉ kun György Bessenyei kaj kun rondo de la "gardistaj poetoj". La organiziĝanta Hungara Scienca Akademio elektis lin al ties sekretario.

Oni konsekris lin al pastro en 1780, kvankam la peŝta literatura kaj socia vivo, kaŝita amo fremdigis lin al la pastra vivo. Oni lokigis lin en 1781 en monaĥejon de Felsőelefánt, post la povjaro, li devis ekinstrui la unuan klason de gimnazio en Székesfehérvár, en oktobro de 1782. Laŭ liaj leteroj tiu periodo estis plej tristaj jaroj de lia vivo. Li malsaniĝis kaj en julio de 1784, li liverigis sin al Veszprém, kie mortis la 5-an de septembro – en aĝo de 28 jaroj. Li estas entombigita en la kripto de la romkatolika franciskana Kirko Stefano la 1-a (Veszprém).

Verkoj redakti

Liaj verkoj, poemoj apenaŭ aperis en sia vivo. Plej konata estas lia mokpoemo „La ĉapel(it)a reĝo” (hungare „Kalapos király”) pri la aŭstra imperiestro Jozefo la 2-a. La imperiestro aperas ne kiel reganto sed kiel „perforta senjoro”. Aperas en tiu poemo la zorgo de monaĥo kontraŭ la religia libereco. La poemo tre populariĝis inter la nobela opozicio.

Pluaj poemoj

La unua eldono de liaj poemoj okazis en 1798 en Vieno, en aranĝo de János Batsányi.