Pál B. Nagy [bE nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Nagy Pál estas hungara skermisto (spadisto), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, fervojisto.

Pál B. Nagy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1935 (1935-05-02) (88-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Pál B. Nagy[1] naskiĝis la 2-an de majo 1935 en Szolnok.

Biografio redakti

Pál B. Nagy maturiĝis en 1957 en mezlernejo en sia naskiĝurba laŭ vespera instruado, ĉar tage li skermis. Li havis licencon ankaŭ pri ferlaboristo. Lia sportkariero estis ĉiam en ombro, ĉar li rifuzis ĉiam la ĉefurbajn allogajn eblecojn. Tamen li estis hungara ĉampiono dufoje individue (1965, 1970) kaj li apartenis al la hungara nacia skerma teamo inter 1961-1972. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1968 kun 6 ormedalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la dua en 1969 kaj la tria en 1967. En 1972 li finis sian aktivan sportkarieron poste li estis trejnisto en Szolnok, ja pli frue en 1965 li akiris trejnistan diplomon. Li emeritiĝis en 1995 kiel membro de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Lia edzino naskis du filinojn.

Memorigiloj redakti

  • sporthalo en Szolnok prenis la nomon B. Nagy Pál en 2010

Fontoj redakti

Referencoj redakti